|
![](/images/spacer.gif) |
(GMT+08:00)
2006-03-10 16:40:13
|
![](/images/shim.gif) |
Antaŭenpuŝi rilatojn inter du bordoj disvolviĝi sane
cri
La 10-an de marto en Pekino, membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco al la jara sesio de la Komitato esprimis, ke necesas firme oponi kaj bremsi la secesian aktivadon por sendependigo de Taiwan kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du bordoj de la markolo Taiwan disvolviĝi sane. En tiu tago okazis plena kunveno de la jara sesio de la Komitato. Alparolantoj montris, ke gvidanto de la taiwan-a instanco Chen Shuibian ĉasas "jursciencan sendependigon de Taiwan", tio serioze detruas la tendencon de paca kaj stabila disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordoj, malobservas la ĉeffluan popolan volon de Taiwan kaj intensigas la socian tumulton en Taiwan. Ili avertis, ke Chen Shuibian ne subtaksu la decidemon kaj kapablon de la patrolanda ĉeftero por oponi kaj bremsi sendependigon de Taiwan. La tuta ĉina popolo, inkluzive de la samlandanoj en Taiwan, havas decidon kaj kapablon por malsukcesigi la secesian intrigon en ia ajn formo, de la elementoj por sendependigi Taiwan. La membroj ankaŭ proponis energie disvolvi interfluojn inter partioj sur la du bordoj, sin dediĉi al disvolvo de sanaj, stabilaj kaj pacaj rilatoj inter la du bordoj.
|
|
|