![]( /mmsource/images/2006/03/10/03101.jpg) Xu Feng faris parolon en la kunveno La 10-an de marto en Pekino, la jara sesio de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco aranĝis plenan kunvenon. Membroj de la Komitato proponis pluapaŝe disvolvi transmaran junulan volontan servadon por akceli amikecon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj aliaj landoj.
![]( /mmsource/images/2006/03/10/03103.jpg)
ĉina volontulino instruis la ĉinan lingvon en Etiopio
Sinjoro Xu Feng montris, ke dank' al la transmara volonta servado ni povas konstrui ponton de interkomunikado kaj interfluo inter la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj kaj inter la ĉina kulturo kaj la mondaj multnaciaj kulturoj. Tio utilas al pliigo de la amikeco inter la popolanoj kaj al disvolvo de la rilatoj inter landoj. De 2005 Ĉinio jam sinsekve sendis proksimume cent junajn volontulojn al la sudorienta Azio kaj Afriko, precipe al la regiono de Tajlando, plagita de la cunamo, por senpaga servado. La programoj en servado rilatas al instruado de la ĉina lingvo, agrikultura scienc-tekniko, ĉina medicino kaj similaj.
|