• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-10 17:20:10    
Popolaj reprezentantoj sinsekve kondamnis Chen Chuibian

cri
La 10-an de marto en Pekino, membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco al la jara sesio de la Komitato esprimis, ke necesas firme oponi kaj bremsi la secesian aktivadon por sendependigo de Taiwan kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du bordoj de la markolo Taiwan disvolviĝi sane.

En tiu tago okazis plena kunveno de la jara sesio de la Komitato. Alparolantoj montris, ke gvidanto de la taiwan-a instanco Chen Shuibian ĉasas "jursciencan sendependigon de Taiwan", tio serioze detruas la tendencon de paca kaj stabila disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordoj, malobservas la ĉeffluan popolan volon de Taiwan kaj intensigas la socian tumulton en Taiwan. Ili avertis, ke Chen Shuibian ne subtaksu la decidemon kaj kapablon de la patrolanda ĉeftero por oponi kaj bremsi sendependigon de Taiwan. La tuta ĉina popolo, inkluzive de la samlandanoj en Taiwan, havas decidon kaj kapablon por malsukcesigi la secesian intrigon en ia ajn formo, de la elementoj por sendependigi Taiwan.

Laŭ alia raporto, popolaj reprezentantoj al la jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco al la jara sesio de la Komitato sinsekve kondamnas Chen Shuibian pro lia agaĉo provoka al la principo de unu Ĉinio.

Membro de la Komitato sinjoro Chen Zhengtong diris, ke strebado al paco, stabileco kaj evoluado estas la ĉefa fluo de la popola volo de Taiwan. Nun interne de la insularo la ekonomio pli kaj pli regresas. Sed Chen Shuibian malobservas la ĉefan fluon de la popola volo de Taiwan, agitas por la propraj interesoj, antagonismon inter la popolamasoj kaj socian tumulton, tio estas ege nerespondecema al la samlandanoj en Taiwan.

Ili montris ankaŭ, ke la secesia agaĉo de Chen Shuibian neeviteble fiaskos.