|
![](/images/spacer.gif) |
(GMT+08:00)
2006-03-10 18:07:40
|
Kondamni japanan ministron pri eksteraj aferoj
cri
La 10-an de marto en Pekino, popolaj reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, respektive al la jara sesio de la Kongreso kaj al la jara sesio de la Komitato, forte kondamnis japanan ministron pri eksteraj aferoj Aso Taro pro lia agaĉo krude interveni en ĉinajn internajn aferojn. La 9-an, Aso Taro publikigis sian vidpunkton pri la problemo de Taiwan. Li proklamis, ke Taiwan estas "lando" kaj Japanio devas teni kun Taiwan "rilatojn inter du landoj". La reprezentantoj kaj komitatanoj esprimis, ke la vortoj de Aso Taro evidente malobservas la japanan promeson kaj damaĝas la politikan bazon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Aso Taro devas klare koni, ke Japanio portas la tutan respondecon pri la rilatoj inter la du landoj, falantaj en malaltan tajdon.
|
|
|