La 11-an de marto, estro de la ĉina Plej Supera Popola Juĝejo Xiao Yang esprimis, ke en la pasinta jaro, diversnivelaj juĝejoj de Ĉinio laŭleĝe proklamis la senkulpecon de pli ol 2 mil kriminalaj akuzitoj.
En la sama tago, la jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso aŭskultis raporton pri laboro de la Plej Supera Popola Juĝejo faritan de Xiao Yang. En sia raporto, li diris, ke ĉijare, la ĉinaj juĝejoj pluapaŝe fortigos la hom-rajtan garantion en la kriminala justica kampo, ellaboros kaj perfektigos la regularon de kriminalaj atestoj por eviti eraran juĝadon al kazoj.
Samtage, la jarkunveno ankaŭ aŭskultis raporton pri laboro de la Plej Supera Popola Prokurorejo faritan de ĝia ĉefprokuroro Jia Chunwang. Li diris, ke ĉijare la ĉinaj prokuroraj institucioj ĉiuflanke disvolvos la superrigardon al kriminalaj procesoj, juĝado de civilaj aferoj kaj administraj procesoj, laŭleĝe korektos erarajn juĝojn kaj punos krimadon de justicaj funkciuloj dum la profesia laboro.
|