La 11-an de marto en Pekino, ĉina vicministro pri ŝtata teritorio kaj riĉfontoj Li Yuan esprimis, ke Ĉinio pligrandigos eksteran malfermon en prospektorado kaj ekspluatado de mineralaj riĉfontoj, garantios laŭleĝajn rajtojn de eksteraj komercistoj, kiuj investas en tiu kampo kaj vaste disvolvos internaciajn kunlaboron kaj interfluon.
Tion esprimis Li Yuan en la gazetara konferenco okazigita de la regula sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio samtage. Li montris, ke la ĉina registaro ellaboros serion da rimedoj, establos justan merkatan medion kaj altigos efikon de utiligo de riĉfontoj por formi bonan sistemon de riĉfonta ŝparado kaj medio-protektado.
|