La delegitoj, kiuj partoprenas en regula jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso en Pekino, opinias, ke la registaro devas preni plu rimedojn por alfronti la nuntempan seriozan situacion de sekura produktado.
Nuntempe la situacio de sekura produktado en Ĉinio ankoraŭ tre seriozas. En la pasinta jaro, proksimume 130 mil homoj mortis pro produkta akcidento. La delegitoj de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso opinias, ke la registaro devas preni rimedojn, por ke la karbminejoj kaj koncernaj entreprenoj pliigu investon al sekura produktado kaj garantu sekurecon en produktado.
|