Xinhua Novaĵagentejo raportis la 12-an de marto, ĉeestantoj de la jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso okazanta en Pekino proponis, ke oni plirapidigu konstruadon de la internacia pasejo en Yunnan, por akceli regionan kunlaboron de Asocio de Sudorient-aziaj Landoj.
S-ro He Duanqi, reprezentanto de Tutlanda Popola Kongreso kaj estro de Evoluiga kaj Reformada Komisiono de la provinco Yunnan, esprimis, ke en la sekvantaj jaroj, la provinco Yunnan plifortigos konstruadon de la internacia pasejo en Yunnan, por formi reton de la internacia pasejo, kun aviado kiel gvido kaj kun fervojo kaj ŝoseo kiel framo, celante akceli komunan ekonomian prosperon de Ĉinio, sudorienta Azio kaj suda Azio.
La provinco Yunnan najbaras al Laoso, Birmo kaj Vjetnamio, posedas pli ol 90 eksterajn trairejojn, kaj kunligas tri grandajn merkatojn de Ĉinio, sudorienta Azio kaj suda Azio, pro tio ĝi ludas gravan rolon por akceli regionajn ekonomian evoluadon kaj kulturan interfluon.
|