La 12-an de marto en Pekino, prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono Xiangbapingcuo esprimis, ke Tibeto protektos la verdan akvon kaj bluan ĉielon sur la neĝa altebenaĵo same kiel oni protektas siajn proprajn okulojn.
En la jara regula kunveno de la Tutlanda Popola Kongreso, Xiangbapingcuo konigis, ke en disvolvado de agrikulturo, paŝtado, turismado, tibeta medicino kaj aliaj industrioj kun apartaj altebenaĵaj stiloj, Tibeto absolute ne damaĝos la medion, nek ekspluatos industrion kun alta poluciado.
|