Estro de la ĉina Ŝtata Buroo pri Turismo Shao Qiwei esprimis, ke la ĉina kamparo pli kaj pli fariĝos turisma cellko ŝatata de turistoj.
La 12-an de marto, intervjuate de ĵurnalisto, Shao Qiwei diris, ke la Ŝtata Buroo pri Turismo difinis la turisman ĉeftemon de la kuranta jaro kiel "Kamparan turismon", 70-80% de la ĉinaj ekspluitaj turismaj regionoj troviĝas en kamparo, kaj laŭ kreskado de ĉina pokapa enspezo, la marketa bezono de kampara turismo plivastiĝos.
|