La 11-an de marto en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la ĉina Centra Militafera Komisiono Hu Jintao esprimis, ke nepre necesas altigi la povon de la ĉina armeo por trakti krizon, protekti pacon, bremsi militon kaj gajni militon.
Tion esprimis Hu Jintao, kiam li ĉeestis al grupa diskutado en la jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke necesas plifortigi la armean konstruadon, kaj la armeo devas meti sur la unuan lokon la protektadon de la ŝtataj suvereneco kaj sekureco, liveri sekuran garantion al la ŝtata evoluado.
Hu Jintao esprimis samtempe, ke estas necese science projekti la armean konstruadon, pene disvolvi la kapablon por trakti multspecajn minacojn, plenumi variajn militaferajn taskojn kaj senĉese altigi la modernan administran nivelon de la armeo.
|