• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-13 14:35:19    
Singapuraj specialistoj kaj amaskomunikilaj personoj parolis pri ĉinaj evoluado kaj koncepto de "harmonia mondo"

cri

En 2005 la ĉina registaro elmetis la diplomatian koncepton pri harmonia mondo. Tiu ĉi koncepto koncentris la kvintesencon de la sendependaj, memdecidaj kaj pacaj diplomatiaj politikoj praktikataj de la lastaj dekoj da jaroj de la nova Ĉinio kaj estas atentata kaj bonvenigata de la internacia socio.

Kun la disvolviĝado de la ekonomio, la sinteza ŝtata povo de Ĉinio senĉese plifortiĝas. La disvolviĝado de tiu ĉi granda lando kun grandioza loĝantaro kompreneble vekas atenton de la periferiaj landoj. La tiel nomata "minaco de Ĉinio" jam furoris por kelka tempo en la sudorientaziaj landoj. S-ro Sheng Lijun, altaranga esploristo de la Sudorientazia Instituto sub la Nacia Universitato de Singapuro, diris al nia raportisto, ke nuntempe la voĉo pri "minaco de Ĉinio" multe malfortiĝas en la sudorientaziaj landoj, ĉefe pro la agadoj kaj porpledoj de Ĉinio. La sudorientaziaj landoj efektive sentas, ke la disvolviĝado de Ĉinio alportas al ili ŝancojn. Li diris:

"Ĉu per la eksteraj vizitoj de altatavolaj gvidantoj, ĉu per sia propagando, ĉu per siaj efektivaj agadoj, precipe per la establiĝo de la liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorientaziaj Landoj, Ĉinio donis al la landoj de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj avantaĝojn en komercado. Tio jam grandamezure ŝanĝis la vidpunkton pri "minaco de Ĉinio" ekzistantan en la sudorientaziaj landoj. Tio estas ege sukcesa brila punkto de la rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorientaziaj Landoj, kaj ankaŭ brila punkto de la ĉina diplomatio."

La propono de Ĉinio pri harmonia mondo disigis la tiel nomatan teorion pri "minaco de Ĉinio" kaj ankaŭ montris la porpledon de Ĉinio kiel granda kaj respondeca lando por teni la ordon de la mondo. Ĉinio ĉiam opinias, ke ĉiuj landoj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, ĉu fortaj aŭ malfortaj, ĉu riĉaj aŭ malriĉaj, estas la egalecaj membroj de la internacia socio kaj havas la rajton partopreni en la internaciaj aferoj. Ĉinio ankaŭ atentas pri disvolvo de amikaj rilatoj kun ĉiuj pacamaj landoj por kune klopodi por la komunaj prospero kaj evoluo. Pri la plurflanka diplomatia koncepto de Ĉinio, veterana komentariisto de la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao s-ro Han Tan Juan komentis:

"Mi trovis, ke la nuntempaj diplomatiaj aktivadoj de Ĉinio estas plenampleksaj. Mi pensas, ke tio ja manifestas, ke Ĉinio estas respondeca granda lando. Tio estas ĝojinda evoluo, ĝojinda progreso!"

En la lastaj jaroj, precipe en la ĵus pasinta jaro 2005, Ĉinio ludis pli kaj pli aktivan rolon en la regionaj kaj internaciaj aferoj. Ekzemple, rilate la korean nuklean problemon ege atentatan de la tuta mondo, Ĉinio ĉiam aktive antaŭenpuŝas la procezon de la 6-flanka interparolo kaj ludas neanstataŭigeblan rolon. Krome, Ĉinio estas ankaŭ ege aktiva por akceli la ekonomian integriĝon de la regiono. Speciala raportisto de la singapura ĵurnalo Xinming Ribao s-ro Ang Teck Sin opinias, ke en la regionaj aferoj Ĉinio elmontris sian stilon de praktikemo kaj egaleca dialogado. Kun sia ekonomia disvolviĝado, Ĉinio devas pluapaŝe ludi sian rolon en la internacia socio. Li diris:

"Mi opinias, ke en traktado de la internaciaj aferoj, Ĉinio devas ĝustigi sian fortecon, laŭ siaj ekonomia disvolviĝado kaj ŝtata sinteza povo. Ni devas diri, ke en la venontaj 10 aŭ 20 jaroj Ĉinio ludos pli aktivan rolon en la mondaj aferoj."