• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-13 15:58:04    
Bonŝancoj kaj defioj por registaro de Michelle Bachelet

cri

La 11-an de marto en Valparaiso, la sidejo de la ĉilia Nacia Kongreso, s-ino Michelle Bachelet, membro de la ĉilia Socialista Partio, ĵuris enoficiĝon kaj fariĝis la 47-a prezidento de Ĉilio. Post sia ĵuro pri enoficiĝo kiel ĉilia prezidento, Michelle Bachelet tuj nomumis la novan registaron. La registaro de Michelle Bachelet alfrontas ne nur bonŝancojn, sed ankaŭ defiojn, rilate tion, kiel gvidi Ĉilion surpaŝi pli altan etaĝon en la venontaj 4 jaroj, sur la bona bazo de la antaŭa registaro.

La nova registaro de Michelle Bachelet konsistas el la Socialista Partio kaj la Kristana Demokratia Partio. Kun la proklamo de la numumo, la nova registaro de egaleco inter viroj kaj virinoj kaj specialista tipo ekaperis antaŭ la publiko. Inter la 20 membroj de la nova registaro viroj kaj virinoj okupas respektive duonon kaj plejparte de la gvidantoj de ĉiuj departementoj estas fakuloj de la respektivaj kampoj. La nova registaro promesis, ke en 100 tagoj ekde sia fondiĝo ĝi praktikos 36 rimedojn de socia reformado por plibonigi la socian medicinon kaj kuracadon, asekuron, edukadon kaj tiel plu, kaj plimultigi la enoficigajn ŝancojn. Al la nova registaro de Michelle Bachelet, ne nur la enlandaj popolanoj, sed ankaŭ la internacia opinio donas relative altan takson. Oni atendas, ke la nova registaro plene utiligu la nunajn bonŝancojn, daŭrigu la politikojn de la registaro de Ricardo Lagos kaj gajnu progreson por atingi la neatingitajn celojn de la antaŭa registaro.

Efektive la registaro de Ricardo Lagos, dum sia 6-jara regado, kreis bonajn historiajn ŝancojn por la nova registaro. Unue, Ricardo Lagos sendis la antaŭan armean diktatoron Augusto Pinochet en kortumon kaj kreis la kondiĉojn por restarigi la enlandan demokratian etoson. Due, la ĝustaj financaj kaj ekonomiaj politikoj faris tion, ke la ekonomio de Ĉilio stabile disvolviĝas. Dum la regado de Ricardo Lagos, la totala nacia produktovaloro de Ĉilio ĉiam tenis la kreskan rapidon de 6 procentoj kaj la senlaboreca proporcio ĉiam estis sub 7 procentoj. Trie, Ĉilio jam subskribis interkonsenton pri libera komercado kun 43 landoj kaj regionoj, inkluzive de Usono, kio gajnis grandegan internacian merkaton por la produktoj de Ĉilio. Kvare, la registaro de Ricardo Lagos persistis en siaj sendependaj kaj memdecidaj diplomatiaj politikoj. Ĉilio ankaŭ aktive partoprenis en la pacprotektaj agadoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj tio gajnis respekton de la najbaraj landoj.

Por la nova registaro, kiel utiligi tiujn favorajn kondiĉojn por solvi la problemojn kaj malfacilojn enlande kaj eksterlande, tio jam fariĝis la defiado alfrontata de la registaro de Michelle Bachelet.

Vizaĝe al la bonŝancoj kaj defioj, Michelle Bachelet, la unua virina prezidento elektita de la popolo, en sia unuafoja parolado antaŭ la publiko, esprimis: "La oficperiodo de 4 jaroj estas tre mallonga, tamen mia enoficiĝo estas almenaŭ granda paŝo al la celoj. Ni pene laboros, por ke nia patrolando estu daŭre fortika!"