ĈRI raportis: Ĝis la 24-a horo de la 10-a de marto, la regula jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso nun okazanta en Pekino jam ricevis sume 1 006 proponojn, kiuj temas ĉefe pri leĝdono kaj leĝo-amendo en plifortigo de sendependa kreado, konstruado de la nova kamparo, sociaj garantio kaj helpado ktp.
La 13-an de marto, s-ro Sheng Huaren, vica ĝenerala sekretario de la ĉifoja jarkunveno, faris raporton al la jarkunvena prezidantaro pri trakta stato de tiuj proponoj. Li diris, ke la nombro de proponoj ricevitaj de ĉifoja jarkunveno estas iom pli multa ol tiu de la lasta jarkunveno.
Ke la delegitoj de Tutlanda Popola Kongreso laŭleĝe elmetas proponojn, tio estas grava rimedo de la delegitoj por plenumi siajn devon kaj rajton.
Samtage, la prezidantaro faris voĉdonon kaj decidis transdoni tiujn proponojn al korelativaj fakaj komisionoj de la Tutlanda Popola Kongreso por ekzameno kaj aprobo.
|