La 13-an de marto en Pekino fermiĝis la 11-taga jara sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, la plej supera konsultiĝa institucio de la ĉina multpartia politika interkonsiliĝo. La sesio proponis batali por realigi la projekton de nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo por la estontaj kvin jaroj, tio estas, la 11-a kvinjara projekto. Politika rezolucio aprobita de la sesio proponas pluapaŝe disvolvi kamparan produktan forton, akceli pliigon de enspezo de kamparanoj, garantii iliajn demokratiajn rajtojn kaj favorigi la konstruadon de nova kamparo al la centmilionoj da kamparanoj, potencigi kapablon de memdecida kreado, firme oponi kaj bremsi la secesian forton de sendependigo de Taiwan kaj ĝian aktivadon kaj kontribui forton al disvolvo de la rilatoj inter la du bordoj de la markolo Taiwan kaj realigo de la plena reunuigo de la patrolando.
|