• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-14 10:12:13    
Aŭskultantoj de ĈRI alte atentas fokusojn de du sesioj de Ĉinio

cri

Nun en Pekino okazas la 4-a Sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj la 4-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Kiel la ununura ekstera radio-elsenda amaskomunikilo de Ĉinio, Ĉina Radio Internacia, pere de la elektronika mesaĝo kaj aliaj formoj faris enketon al pli ol 200 miloj da aŭskultantoj kaj retuzantoj de pli ol 160 landoj el kvin kontinentoj en la mondo. Laŭ ricevitaj informoj, plejparto de aŭskultantoj esprimis altan atenton al redukto de ŝarĝo de kamparanoj, ĉiuflanka forigo de kosto de deviga eduko kaj disvolva projekto praktikota de Ĉinio en la estontaj kvin jaroj. 

La enketo montras, ke proksimiĝante al gravitaj punktoj atentataj de ĉeestantaj reprezentantoj kaj komitatanoj, transmaraj aŭskultantoj tre interesiĝas pri la kampara problemo de Ĉinio. 75% de intervjuitoj atentas redukton de ŝarĝo de kamparanoj kaj malgrandigo de diferencoj inter kamparo kaj urboj. Nepala aŭskultanto s-ino Kala Trital Bhattarai diris: "Ĉina ĉefministro esprimis en sia registara labora raporto farita en la Sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ke la ĉina registaro tutforte akcelos disvolviĝon de la kamparo kaj garantios rajtojn kaj interesojn de kamparanoj. Mi havas palpsenton pri tio. Pli ol 800 milionoj da ĉinoj loĝas en la kamparo, Ĉinio estas granda agrikultura lando. Ĉinio ĉiam prenis diversajn rimedojn por akceli disvolviĝon de agrikulturo kaj de la kamparo. Ankaŭ Nepalo estas agrikultura lando, en agrikultura disvolviĝo, multaj progresemaj spertoj de Ĉinio estas lernintaj de Nepalo."

Helder Paulo Silva estas 19-jara aŭskultanto de Brazilo de malproksima suda Ameriko, kiel studento, li kompreneble tre zorgas pri la eduka problemo. Li donis altan takson pri tio, ke la registara labora raporto de Ĉinio elmetis ĝenerale praktiki forigon de lerno-kotizo en la kamparo de la tuta lando:"Laŭ mi, tio estas mejloŝtono en la eduka disvolva historio de Ĉinio. Malriĉaj popolanoj en la kamparo povos uzi la ŝparatan lerno-kotizon por plibonigi la materian vivon. Cetere, disvolviĝo de iu ajn lando estas antaŭenpuŝata de edukado. Tiu rimedo garantios, ke infanoj de diversaj naciecoj en ĉiuj lokoj povos akcepti normalan edukon longan je almenaŭ 9 jaroj en lernejoj. Sur tiu bazo, ili povos atingi pli altan nivelon, kaj tiamaniere Ĉinio posedos pli multajn altnivelajn talentulojn."

Ĉi-foja Sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio diskutos pri la projekto ellaborita de la ĉina Ŝtata Konsilantaro pri nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo en la estontaj kvin jaroj. Tiu ĉi temo estas atentata ne nur de ĉinaj popolanoj, sed ankaŭ de multaj eksterlandaj komercistoj, kiuj investas en Ĉinio. Gilbert Van Kerckhove, specialisto de Komerca Societo de Ĉinio kaj EU pri mezaj kaj malgrandaj entreprenoj estas tre ĝoja, ĉar la plej lasta statistiko montras, ke la nombro de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj de EU enirintaj en Ĉinio atingis 5 000. Li diris: "Mi esperas, ke la 11-a kvin-jara projekto enkorpigos pli multan atenton de Ĉinio al mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, la venonta varma fervoro de investo al Ĉinio estos levata de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj."

Komence de la pasinta monato, taiwan-a gvidanto Chen Shuibian elmetis ĉesigi "komitaton pri ŝtata reunuigo" kaj "programon pri ŝtata reunuigo", tio intensigis malpliboniĝon de la rilatoj inter la du bordoj de la taiwan-a markolo. La enketo montras, ke la taiwan-a problemo estas la varma problemo pleje zorgata de popolamasoj. 80% de aŭskultantoj kaj retuzantoj montras, ke reunuiĝo de la du bordoj estas ĝenerala tendenco.

Nun daŭras la du sesioj, en la estontaj kelkaj tagoj, Ĉina Radio Internacia plue ĉiuflanke kaj sufiĉe raportos pri la du sesioj de Ĉinio en la plej frua tempo.