• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-14 14:45:24    
Pri diferencoj de kulturoj kaj lingva hegemonio

cri
Posttagmeze de la 9-a de marto, sinjoro Zhao Qizheng, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, donis parolon al la plena kunveno de la kvara sesio de la Komitato. Li parolis pri diferencoj inter kulturoj kaj pri lingva hegemonio. Sinjoro Zhao estis ministro de la Novaĵ-Oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj prezidanto de la Honora Komitato de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Pekino en 2004. Invitite de prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio d-ro Reneto Corsetti, li fariĝis membro de la societo "Amikoj de Esperanto".
Sinjoro Zhao Qizheng diris, ke de la reformado kaj malfermo, pli kaj pli viglas la ĉinaj eksteraj kulturaj interfluoj kaj disvastiĝoj, tamen ne deradike ŝanĝiĝas la stato de serioza kultura malfavora saldo, ekzistas "kultura deficito". Ni prenu librojn kiel ekzemplon. La importado kaj eksportado de libroj estas proksimume 10:1, kaj la eksportitaj libroj direktiĝis ĉefe al aziaj landoj kaj la ĉinaj Hongkong, Aomen kaj Taiwan; la malfavora saldo al Eŭropo kaj Ameriko estas 100:1. Rilate al lingvo kaj kulturo, la interfluoj inter Ĉinio kaj la okcidento troviĝas en serioza malfavora saldo. En usonaj superaj mezlernejoj nur 24 miloj da lernantoj lernas la ĉinan lingvon; en Usono estas pli ol 3 000 universitatoj, interalie, nur 800 funkciigas kurson de la ĉina lingvo. Financa ministro de Britio diris en 2003, kiam li vizitis Ĉinion, ke Britio importas pli kaj pli multajn hejmajn elektroaparatojn, vestojn kaj aliajn objektojn, samtempe kun tio ni povas gajni ekvilibron per eksportado de io, tio estas, la angla lingvo. La kosto de instruado de la angla lingvo, kiel eksportaĵo, leviĝis ĝis 10,3 miliardoj da pundoj de 6,5 miliardoj da pundoj dum kvin jaroj. La 10,3 miliardoj da pundoj, do, proksimume 1% de la totala enlanda produktovaloro.
Zhao Qizheng opinias, ke se lingva hegemonio elformiĝis, tio do signifas, ke la landoj kaj nacioj de la lingvo posedas informan kaj kulturan hegemonion, tio ankaŭ donos influon al politika parola rajto.