Matene de la 14-a de marto la 4-a sesio de la 10-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso fermiĝis en Pekino. Antaŭ la fermiĝo, la sesio voĉdone sankciis la projektan programon pri nacia ekonomio kaj socia evoluo en la venontaj 5 jaroj kaj la raporton pri registaraj laboroj, ekzamenitajn kaj reviziitajn de la reprezentantoj de la kongreso.
La projekta programo elmetis, ke la ĉina ekonomio jare meznombre kreskos 7,5% en la venontaj 5 jaroj. La programo ankaŭ difinis la celon de malaltigo de energi-konsumo kaj redukto de poluciaĵa ellaso. Laŭ aranĝo, en la venontaj 5 jaroj, konstrui novan kamparon, plirapide antaŭenpuŝi reguligon de la ekonomia strukturo kaj ŝanĝi la ekonomian kreskan manieron kaj akceli la propran kreivon estos la grava strategio kaj ĉefa tasko de Ĉinio.
La raporto pri registaraj laboroj, sankciita de la sesio, elmetis, ke la ĉina registaro transigos sian investon ĉefan en konstruado de bazaj instalaĵoj al kamparo, kaj praktikos devigan edukadon sen lerneja kotizo en la tutlanda kamparo.
|