• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-15 15:00:09    
Sciencistoj eltrovis genojn de danco

cri
Iuj denaske kapablas danci dum aliaj tion ne scipovas. Kial? La respondo eble kuŝas en fora glaci-epoko.

Laŭ la plej nova esploro fare de israelaj esploristoj, danc-kapablo eble estas faktoro de ekzisto de niaj prapatroj. En periodo kun malfacila vivkondiĉo, ili per tio tenis interfluon kaj kontakton.

La esploro montras, ke rezulte de evoluado de frua homaro, nuntempaj kreivaj dancistoj fakte posedas du specialajn genojn, kiuj ligas fariĝon al elstaraj sociaj interfluantoj. Sciencistoj kredas, ke tio donis evoluan avantaĝon al frua homaro kun bona kunlaboro kaj bona ritmo.

Esploristo de la programo esprimis: "Danco, samkiel kanto, povas retroiri al prahistoria periodo. Ĝi iam estis religia cerenomio, iam estis formo de informa interfluo kaj iam estis grava socia kontakto eĉ am-peto." "Ni divenas, ke diverseco de individuoj en danckapablo kaj hobioj dependas de parto de genoj."

Esploristoj en esplorado elprenis DNA el 85 elstaraj dancistoj kaj iliaj gepatroj, kaj faris komparon kun tiu de grupo de ordinaruloj kaj sportistoj. Rezulto montras, ke tiuj genoj ne regas specialan korpo-kapablon, tamen ili regas kemiajn materiojn koncerne al konataj kapabloj de socia kontakto kaj agad-povo.

Kiel divenite de esploristoj, troviĝas pli multe da tiuj du kemiaj materioj en korpoj de dancistoj. Alimaniere dirite, kvamkam korp-tipo de tiuj elstaraj dancistoj ne diferencas disde aliaj, tamen specialaj genoj en iliaj korpoj pli sociigas ilin.

Pri grava funkcio de danco al la homara evolua historio, diverslandaj sciencistoj havas profundegan konon. Brita arkeologo Steven esprimis, ke la denaska kapablo estas gravega en prahistoria periodo. Li diris: "En la lasta glaciepoko, reciproka kunlaboro estas necesa kondiĉo por vivo. Intimaj sociaj rilatoj ligitaj de danco kaj kanto povas akceli interhoman kunlaboron."