En la 12-a de marto, okazis la 4-a kunsido de la Loka Kongresa Komitato de la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo de Japanio kun s-ro Clay Magalhaes konstanta kongresa sekretario de UEA. 16 membroj de la Landa Kongresa Komitato kaj kelkaj kunlaborantoj kaj observantoj kolektiĝis al la kongresejo, kaj arde diskutis kun KKS pri diversaj preparlaboroj dum kvin horoj.
|