• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-22 16:46:58    
Alvenas… Freŝa Vento!

cri
Karaj amikoj, en la revuo TEJO Tutmonde presiĝis artikoleto sub la titolo: Alvenas… Freŝa Vento! Jen estas la artikoleto:
Bonaj novaĵoj por ĉiuj Esperanto-aktivemuloj! Dum la lasta komitatkunsido okaze de la 61-a IJK en Pollando, TEJO decidis starigi novan fondaĵon, nome Freŝa Vento, kun la celo finance subteni la realigadon de projektoj kiuj rilatas la agadon de TEJO, kiel ekzemple, produktado de presaĵoj aŭ alispecaj inform-materialoj pri Esperanto, organizado de renkontiĝoj, aktivul-trejnaj seminarioj, kursoj ktp.
Ege gravas ke:
la projekto estu strikte difinita, kun klaraj komenc- kaj findato;
la lingvo uzata dum la realigado de la projekto estu Esperanto;
la projekto estu unufoja okazaĵo (tio signifas ke Freŝa Vento ne financos, ekzemple, tradiciajn renkontiĝojn aŭ kutimajn, ĉiujarajn agadojn de iu ajn organizo);
la projekto estu kiel eble plej "internacia", t.e. ke ĝi engaĝu almenaŭ du landajn aŭ fakajn sekciojn de TEJO, tiel favorante kunlaboron inter esperantistoj el diversaj landoj.
la prijuĝanta komisiono pozitive konsideros ankaŭ tiujn projektojn kiuj:
estos soci-utilaj;
havos efikon en granda geografia areo aŭ tuŝos vastan celgrupon;
favoros kunlaboron de landaj aŭ fakaj sekcioj kun aliaj esperantistaj kaj ne-esperantistaj organizoj;
estos kunfinancataj (t.e. ke landa/faka sekcio sukcesos trovi aliajn monfontojn krom la Fondaĵon mem).
la pleniginda dosiero por prezenti la projekton disponeblos ĉe www.tejo.orga. La limdato por sendi la kandidatiĝ-dosieron estas la 30-a de majo 2006. La prijuĝanta komisiono trastudos la projektojn kaj anoncos sian dedidon dum la sekva komitatkunsido de TEJO okaze de la 62-a IJK en Sarajevo.