• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-29 14:15:20    
La "13-a Internacia Esperanto-Semajno por la Kulturo kaj Turismo"

cri
La "13-a Internacia Esperanto-Semajno por la Kulturo kaj Turismo", Calella, 1/8 oktobro 2005, superis sian propran rekordon!
…Ĉar la aliĝintoj atingis la ciferon 110, alvenintaj el 10 eksteraj landoj. Dum la inaŭgura festo, kiun prezidis la urba skabeno-konsilanto pri kulturo sinjoro Oscar Ojer, oni aŭskultis salutojn el Ruslando, Japanio, Meksikio, Belgio, Francio (kelkaj, ĉar estis multaj partoprenantoj el tiu lando), Svedio, Germanio, Slovakio, Pollando kaj Usono. De nia propra ŝtato, alvenis reprezentantoj el Kantabrio, Valencio, Madrido, Tarragona, Zaragoza, Alicante, Barcelono, HEF kaj aliaj, kompreneble, KAE el Sabadell; la hispanaj fervojistoj sendis sian reprezentanton kaj reliefigis la saluton de junulino Karina de la Torre, parolante nome de la E-gelernantoj de la Barcelona Universitato. Do, en tiu festo, kiel en la "du" interkonaj vesperoj kaj dum la kantado de "havanaĵoj" (maristaj kantoj), la etoso estis bonega.
La premio…
"Ada Sikorska-Fighiera", 24 proponoj ricevitaj, donis la premion al s-ano Raymond Bore, persono tre konata ene de la esperantistaj medioj, tiel pri la kreado de la t.n. ZEOj kiel pri ĝia kolektado kaj posta monda informado, unue pere de la verko MONUMENTE PRI ESPERANTO kaj poste pere de Heroldo de Esperanto. Ne tre sufiĉe bona sanstato, malpermesis al s-ano Bore ricevi enmane la koncernajn medalon kaj diplomon, bedaŭrinde. Amiko Bore, nian gratulon!
Sekve oni transdonis al s-ino Massana por la Muzeo de Esperanto en Sant Pau d'Ordal, nome de Hispana Esperanto-Federacio, grandskalan muldilon de medalo gravurita okaze de la 11-a Hispana Kongreso de Esperanto, en Barcelono, junio 1936.
Granda festo
…okazis ĵaŭde, la 6-an de oktobro, ĉar tiun matenon estis malkovrita memortabulo en loka parko Dalmau dediĉita al nia "Semajno".
Festparolado kaj prelegoj
La festoparolanto estis Stano Marĉek. "Cent jaroj de la revuo ESPERANTO" estis la temo. Marĉek, kiel la nuna redaktoro de tiu revuo, -- la plej grava kaj konata ene de la esperantistaro--, detale historiis pri tiu revuo, antaŭaj redaktoroj, aliaj diversmanieroj de presado kaj sendado kaj montris al ni surekrane statistikojn kaj bildojn pri la laboro de li farata. Samtempe, oni povis travivi la evoluon de tiu revuo en apuda ekspozicio, kie oni trovis kolektojn de ekzempleroj pri pli ol kvardek jaroj. La lasta parto de la prelego derivis en tre detala agadmaniero pri ĵurnalismo ĝenerale.
En aliaj tagoj, unue parolis Antonio Marco Botella. …
Ke la jaro 2005 estis la kvarcenta datreveno de la verko de Cervantes certe influis en niaj kutimaj prelegantoj, ĉar Luis Serrano prelegis pri "Alitipa legado de Don Kiĥoto". La titolo mem jam invitis nin aŭskulti prelegon de tute malsimila vidpunkto ol la antaŭa prelego. Serrano emfazis la fakton, ke Certantes kaŝis siajn pensojn sub ridindaj argumentoj kaj ironioj por vere malkovri la malfacilan vivon de la tiutempaj loĝantoj en nia lando sub la fera mano de la nomata "sankta" inkvizicio.
Ĉu ankoraŭ aliaj tagoj?
Certe, …malgraŭ ke la programo preskaŭ eksplodis pro manko de tempo, sed, oni ne povas forgesi la Esperanto-kursojn elmentan kaj superan. Instruistino Josee Lafosse inaŭguris en nia "Semajno" sian "naturan kurson", vere aŭ same similan Cseh/ĉe-metodon, sed kun vigla, senhalta, kompetenta agadmaniero. Salvadoro Aragaj daŭrigis sian superan Esperanto-kurson. En ambaŭ kursoj, oni povis konstati bonegan partoprenadon de gelernantoj.
Kaj la lasta…
Sed nur en tiu raporto, kvankam por ilia simpatio kaj kiel grandegaj reprezentantoj de la teatraj amatoraj grupoj, rajtigas la unuan lokon en tiuj komentarioj. Ni plezure memoras al la montpeliera grupo ĜO-JO, sub fervora direktorado de Josee Boccadifuocco, kiuj … denove verŝis sian simpation dum la tuta marda posttagmezo. Du horojn de profesia aktorado. Niajn plej fortajn aplaŭdojn.
Dankon al ĉiuj kaj ĝis la venonta!