|
En popularkanta rondo, taiwan-a kantisto Zhou Jielun estas tre fama en junaj kantamantoj. Lastajare Zhou Jielun prezentis profundan amon al filmo. En la pasinta jaro, li ludis iun rolon en la filmo pri aŭta konkurso. Nun li ludis la rolon en la filmo de Zhang Yimou nomata Oraj Kirasoj en la Urbo.
Karaj aŭskultantoj, nun vi aŭdas la kanton Simpla Amo popularanta inter gejunuloj. En 2000, 20-jara Zhou Jielun skuis la popularkantan rondon per la albumo Jay kun ritmenblusa stilo. Estas neimageble, ke li havas tian talenton. La kantoj en la albumo estis verkitaj de Zhou Jielun. Lia stilo estas tiu de ritmenbluso popularanta en Usono kaj Eŭropo. Tio prenis novan senton al ĉina muzika rondo. Cetere la malvarma akspekto de Zhou Jielun taŭgas por lia muzika stilo. Tial li famiĝis tre rapide.
La malordinara stilo de Zhou Jielun konkeris amason da gejunuloj. Liaj kantoj estas la plej ŝatataj en ĉiuj televidaj stacioj kaj radioj. Zhou Jielun havas tre multajn muzikaĵojn kun diversaj stiloj. En la somero de 2003, la ĉefa kanto Per la Nomo de Patro en lia albumo Ye Huimei estas italastila. Aŭdante tiun kanton, oni verŝajne revenis al Sicilio en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj vidis la baptopatrojn de nigra socio. Zhou Jielun miksis ritmenblusan stilon kaj ĉinan muzikan elementon kune por formi sian propran stilon.
Zhou Jielun jam kantis kelkajn ĉintrajtajn kantojn. En siaj kantoj, li uzis ĉinan instrumenton por akompani. Pri tio li klarigis,
"La stiloj de miaj muzikaĵoj estas ŝanĝemaj. La fremdlandanoj ofte atentas la ĉinajn elementojn en la muziko. Tio estas tre populara. Mi opinias, ke ĉinaj elementoj en muzikaĵoj estas tre bonaj."
La kanto Dongfengpo verkita de Zhou Jielun estas ĉintrajta kanto. Ĝi longe popularis en ĉina muzika rondo. Poste vi aŭdos la kanton Dongfengpo.
Gajninte grandan sukceson en muziko, kiel kelkaj aliaj famaj kantistoj, Zhou Jielun ekdisvolviĝis en filma rondo. En la mezo de la lasta jaro, publikiĝis la unua filmo Pioniro sur Konkursa Strato ludita de Zhou Jielun pri revo de aŭta konkurso de junuloj. La filmo gajnis sukceson. Post tio, li kunlaboris kun ĉina fama reĝisoro Zhang Yimou kaj ludis rolon en lia filmo Oraj Kirasoj en la Urbo.
La filmo Oraj Kirasoj en la Urbo kostas plej multe en ĉina filma historio. Nun la detaloj de la filmo ankoraŭ estas sekretaj. Sed laŭdire ĝi estis adaptita el dialoga dramo Tondro kaj Pluvo verkita de fama verkisto Cao Yu. En la filmo Zhou Jielun ludis etan princidon disiĝintan de sia frato deinfanece. Maturiĝinte la eta princido revenis de fremdlando kaj fariĝis generalo kun profunda takteco. Sed lia reveno komencis la malĝojan rakonton.
|