• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-03 16:19:42    
Kunlaborado inter Ĉinio kaj Hindio utilas al dulanda komuna disvolviĝado

cri

Ĉu en la Monda Ekonomia Forumo okazinta en Davoso, ĉu en la prelego pri Stato de Usono farita de la usona prezidento Bush en la komenco de la kuranta jaro, Ĉinio kaj Hindio, la du ekonomie plej rapide disvolviĝantaj landoj de la mondo, estis alte atentataj kaj fariĝis varmpunktoj de la publika komentado. En la okuloj de hindaj erudiciuloj, Ĉinio kaj Hindio estas ne nur rivaloj, sed ankaŭ amikoj, kaj la du landoj ne nur reciproke konkuras, sed ankaŭ interkonsiliĝas pri komuna disvolviĝado.

Ambaŭ Ĉinio kaj Hindio estas antikvaj civilizaciaj landoj kun longa historio kaj havas la pli-ol-du-mil-jaran historion de amikaj interfluoj. Intertempe estis konfliktoj, tamen tio ja estis efemera en la longa historio de amikeco inter la du landoj. Parolante pri Ĉinio kaj Hindio, profesoro Alka Acharya, specialisto pri Ĉinio de la Centro por Orientaziaj Studoj sub la Universitato de Jawaharlal Nehru, unue emfazis, ke nun la du aziaj grandaj landoj Ĉinio kaj Hindio, kiuj havas multajn similecojn inter si, troviĝas en la plej bona periodo de disvolviĝado de la dulandaj rilatoj. Ŝi diris:

"Ambaŭ Ĉinio kaj Hindio estas grandaj landoj en Azio kaj antikvaj civilizaciaj landoj kun longa historio. La du landoj havas multajn komunajn punktojn en socio, ekonomio, kulturo kaj aliaj flankoj. En la procezo de evoluado, la du landoj alfrontas samajn defiojn. Aliflanke, en traktado de internaciaj problemoj Ĉinio kaj Hindio havas komunajn vidpunktojn. Ambaŭ landoj ne aprobas la agmanierojn de iuj landoj. Ĉinio kaj Hindio kune klopodas por antaŭenpuŝi la travidebliĝon de internaciaj aferoj kaj plurpolusiĝon de la mondo. Ni povas diri, ke la dulandaj rilatoj troviĝas en la plej bona periodo post la jaro 1962. Inter la du landoj ekzistas problemoj, tamen nun estas la bona tempo por disvolvi la dulandajn rilarojn."

Doktoro Srikanth Kondapalli, esploristo de la hinda Instituto por Nacidefendaj Studoj kaj Analizoj, kiu plurfoje vizitis Ĉinion kaj bone parolas la ĉinan lingvon, montris, ke inter Ĉinio kaj Hindio ankoraŭ ekzistas la landlima problemo, tamen de longe la kunlaborado jam estas ĉeffluo en iliaj rilatoj, ĉar ambaŭ, egale evoluantaj landoj, same klopodas por rapida kaj stabila disvolviĝo de la ekonomio. Doktoro Srikanth Kondapalli diris:

"Rilate la duflankajn rilatojn, Ĉinio kaj Hindio povas disvolvi kunlaborojn en multaj kampoj, kiaj ekonomio, komerco, scienctekniko kaj spaciala teknologio. Se Ĉinio kaj Hindio disvolvos kunlaborojn en multaj aferoj, ambaŭ flankoj profitos. Ekzemple, en plurflankaj aferoj, en la pasinta jaro Hindio fariĝis observanto de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, dum Ĉinio fariĝis observanto de la Asocio de Sudaziaj Landoj. Krome, Ĉinio kaj Hindio povas disvolvi kunlaborojn ankaŭ en ŝoseo, naturgasa dukto, birda gripo, sarso kaj aliaj regionaj kaj internaciaj aferoj. La du landoj jam komencis kunlaborojn en traktado de la problemoj, kiaj narkotaĵa kontrabandado kaj terorismo."

En pluraj kunlaboraj kampoj inter Ĉinio kaj Hindio plej elstare disvolviĝas la ekonomiaj kaj komercaj kunlaboraj rilatoj. En 2005 la totala komerca sumo inter Ĉinio kaj Hindio atingis 18 miliardojn da usonaj dolaroj. Ĉinio estas la dua granda komerca partnero de Hindio. En 2005 la kreska rapido de la ĉina ekonomio superis 9%, dum tiu de la hinda ekonomio espereble atingis 8,1%. Tial, estas neeviteble, ke inter la du landoj, kies ekonomio tiom forte kreskas, ekzistas konkurenco, samtempe kun disvolvado de kunlaboroj. Tamen Alka Acharya opinias, ke konkurenco ne estas malbona afero. Ŝi diris:

"Mi opinias, ke en multaj kampoj ekzistas konkurenco inter Ĉinio kaj Hindio kaj tio estas tute natura afero. Ambaŭ Ĉinio kaj Hindio estas grandaj landoj kaj ni ne povas nei, ke inter la du landoj ekzistas konkurenco. Tamen la dulandaj gvidantoj opinias, ke la konkurenco inter la du landoj ne devas esti malica. La konkurenco devas esti sub amikaj kunlaboroj. Ni devas konsideri tiun ĉi problemon de ĉiuj flankoj. Se ni bone traktos tiujn ĉi konkurencajn rilatojn, la konkurenco do ne estos malbona afero."

Doktoro Srikanth Kondapalli emfazis, ke de la pasinta jaro Ĉinio kaj Hindio jam sukcese okazigis du strategiajn dialogojn. Se la du landoj povas kune sidi kaj diskuti pri la problemo de konkurenco, la konkurenco do pli efike akcelos la kunlaborojn inter Ĉinio kaj Hindio.