• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-05 13:15:34    
Japanio establis "Centron pri Ĉinaj Informoj" por speciale kolekti informojn pri ĉina tekniko

cri

Laŭ raporto de singapura amaskomunikilo, rilate al "leviĝo de Ĉinio", Japanio alte atentas ne nur politikan kaj ekonomian kampojn de Ĉinio, sed ankaŭ "leviĝon de ĉina tekniko". Japanio tenas pli grandan singardemon kontraŭ antaŭeniĝo de ĉina tekniko.

Japana Organizo pri Sciencteknika Reprosperigo publikigis politikon pri alrigardo al Ĉinio, decidis establi "Centron pri Ĉinaj Informoj", kiu speciale kolektos kaj diĝitigos informojn de ĉina scienctekniko kiel referenco por japanaj sciencteknikaj esploristoj.

Eksplikante la celon de fondiĝo de Ĉina Informa Centro, la organizo diris: "Nuntempe, mankas al Japanio kono pri disvolvado de ĉina scienctekniko. Ankoraŭ estas malfacile por multe da japanaj esploristoj koni situacion de ĉina scienctekniko. Post sukcesa lanĉo de ĉina spacŝipo Shenzhou n.5, ni trovis, ke tia bezono plie pliiĝis en japana sciencteknika esplora rondo."

Ĝi montris: "En la pasinta jaro, farante interfluon kun 20 sciencteknikaj esploraj grupoj de Ĉinio, ni sciis, ke Ĉinio gajnis altegan atingon en sciencteknika kampo. La celo de Ĉinio estas klopode anstataŭigi Eŭropon kaj Usonon en la estonteco kaj fariĝos teknika pioniro de Azio. Tial, ni sentas necesecon rapidigi kolektadon de ĉinaj sciencteknikajn informojn."

Japana Organizo pri Sciencteknika Reprosperiga estas ŝtatposedata institucio, kiu speciale liveras eksterlandajn sciencteknikajn informojn al japanaj sciencteknikaj esploristoj. Por konigi al japanaj sciencistoj ĉinan teknikan situacion, la organizo planis pliigi 300 milionojn da jenoj al kolektado de ĉinaj informoj.

La fundamenta tasko de "Centro pri Ĉinaj Informoj" estas japanigi kaj diĝitigi teknikajn informojn de Ĉinio por uzado de japanaj sciencteknikaj esploristoj. La centro sendos japanajn sciencteknikajn delegitojn al diversaj lokoj de Ĉinio aboni sciencteknikajn revuojn de ĉina akademia rondo por estonta tradukado kaj ordigado.

Krom kolektado de sciencteknikaj informoj de Ĉinio, la organizo esperas disvolvi la centron kiel ĉiuflankan eksperton pri Ĉinio.