• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-11 08:52:17    
Studentoj de Harvard-Universitato partoprenis en "aktiva psikologio"

cri

Vizaĝe al 900 studentoj de Harvard-Universitato, Ben inicas ŝlosilon de ĝojo anstataŭ kiamaniere gajni sukceson. Lia parolo estas pense profunda tamen lingve facile komprenebla.

De la 11:30 ĝis la 13:00 de mardo kaj ĵaŭdo en la kuranta semestro, 855 studentoj de Harvard-Universitato, gvidataj de Ben, kune spertas "aktivan psikologion".

Lernigi studentojn sin helpi estas la celo de Ben, kiu establis la kurson. Li eksplikis: "Oni povas vidi multe da libroj pri sin-helpado. Plejparto de ili estas bone skribitaj, tamen mankas al ili esenca enhavo......Kaj psika gazeto emfazas akademian studon seriozan kaj malfacile kompreneblan."

Inicado de kurso pri ĝojo ne devas lasi studentojn senti malĝojon, tion Ben bone komprenas. Li mem praktikas "esti ĝoja homo". Li preferas forlasi ŝancon fariĝi dumviva profesoro---ĉar li ne ŝatas la "devon" regule publikigi traktaton.

Ben, kiu lernis en Kembriĝa-Universitato, konfesis, ke li mem ne interesiĝas pri akademia studo. Tial, lia kurso "aktiva psikologio" inklinas al praktikeco anstataŭ akademia studo. La kurso eĉ enkondukis nemalmulte da modaj kulturoj. Tio estas unu el kialoj ke ĝi estas ŝatata de studentoj. Rilate al perfektismo, ekzemploj, uzitaj de li, inkludas modajn kantojn kaj parton de komedio en vespera televidprogramero.

"Ellerni malsukceson" estas la plej nova slogano elmetita de Ben en kurso. Li diris al elitaj studentoj, ke malsukceso estas neevitebla, tial estas necese ellerni kiel alfronti malsukceson.

Varma bonveno de "aktiva psikologio" estas ekster atento de Ben. Li opiniis, ke tio ege altigis renomon de la kurso, ke studentoj donis aktivan komenton en lernejaj eldonaĵoj.