• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-12 10:32:27    
Internacia televido

cri
Karaj aŭskultantoj, vi certe aŭdis pri la unua televidkanalo tute en Esperanto, en la revuo Esperanto n. 2 presiĝis intervjuo pri tio. Karaj amikoj, nun ni konigu al vi la intervjuon.
La revuo diras: En aprilo 2004 nia revuo alportis intervjuon kun Flavio Rebelo pri la interreta portalo Ĝangalo kaj pri lia plano establi Esperantlingvan interretan televidan kanalon.
Flavio, ĉu via plano realiĝis? Ĉu jam "estas lumo" ankaŭ en via televido?
Mi devas diri ke jes kaj ne. Jes, ĉar ni fakte sukcese lanĉis la unuan interretan televidkanalon tute en Esperanto. Sed, ŝajnas al ni, ke ankoraŭ ne pro tio ke multaj esperantistoj ankoraŭ ne konscias pri la grava atingo de Esperanto, do la lanĉo de ITV. Fakte Esperanto estas la ununura lingvo el ĉiuj artefaritaj lingvaj projektoj kiu sukcesis havigi al sia komunumo propran modernan amaskomunikilon kun la nivelo de televido. Kompreneble ITV estas ankoraŭ bebo kaj ni ne povas kompari ĝin rekte kun aliaj TV-kanaloj. Sed estas fakto ke ĝi ekzistas kaj pro tio ĝi povas iom post iom pliboniĝi kaj atingi nivelon antaŭe neimagitan de la esperantistaro. Sed ni faros tion nur kaj nur se la esperantistoj akceptos la televidkanalon kiel sian aferon kaj se ili helpos al la teamo de ITV plibonigi la programon per sugestoj, per rekta agado, per esploro, per rekta partopreno. Pro tio ke nia internacia komunumo estas ankoraŭ tre malgranda, ni bezonas kiel eble plej multajn brakojn. Do en tiu senco ni jam lanĉis la Internacian Televidon, sed ĝi ankoraŭ ne fariĝis laŭ ni, post du monatoj da vivo, la Internacia Televido, kiun ni planis, do unu el la centroj de la esperantista vivo nuntempe.
Kiu povas spekti Internacian Televidon kaj kiamaniere?
Por spekti ITV oni direktu sian krozilon al la retejo de la televidkanalo: www.internacia.tv (aŭ http://internacia.tv). Oni povas spekti la programojn de ITV ankaŭ pere de kelkaj videoprogramoj, ekz. Windows Media Player, sed tiu solvo ne estas tiel bona, ĉar kiam oni ekzemple ŝanĝas programon aŭ faras iun gravan modifon, tiuj kiuj ne vizitas la retejon, scios pri la ŝanĝoj nur post kelkaj tagoj. Tio jam okazis en decembro, kiam ni ŝanĝis la rektan adreson de la elsendoj. Estas nur tiuj du manieroj.
El kio nuntempe konsistas la programo kaj kiaj estas la planoj por la estonteco?
Nuntempe la programaro de ITV konsistas ĉefe el dokumentaj filmoj. ITV ankoraŭ ne kapablas produkti ekz. varieteojn kun partopreno de la publiko. Tio estas afero kiun ni planas fari ekzemple dum la ĉi-jara UK. Nuntempe ni do bazas nian programaron sur dokumentaj filmoj plejparte ricevitaj el Eŭropo. En 2006 ni komencas fari proprajn programojn, ekzemple la porinfanan "Infanurbo". Ni lanĉis kampanjon por internacia muzikkonkurso "La verda stelo". Sed ĉio dependas de la publiko: ju pli da partoprenantoj, ju pli da sugestoj, ju pli da kunlaborado, des pli bunta fariĝos la programaro. La planoj inkluzivas ne nur dokumentajn filmojn kaj programojn por infanoj kaj varieteojn, sed ankaŭ kinofilmojn, ekzemple kurtfilmojn kun aŭtoroj kiuj parolas Esperanton, sed ankaŭ historiajn mikroseriojn, ekzemple pri la vivo de Zamenhof.
Kaj la kvalito? Ĉu ĝi iam atingos tiun de la surtera aŭ la satelita televido?
En interreto ne. Ne pro nia manko aŭ nia nevolo. Simple pro tio, ke interreto ne kapablas elsendi kun la sama bild- kaj son-kvalito kiel televido. Estas limigo de la teknologio mem. Ni devas ankoraŭ atendi 10-30 jarojn ĝis la interreta televido havos la saman kvaliton kiel la ordinara televido. Sed ni jam pretigas niajn programojn en duobla maniero. Por elsendado en interreto, kaj ankaŭ por estonta elsendado per satelito aŭ kabla televido. Sed por atingi kablan televidon aŭ eĉ sateliton ni brezonas multe pli da mono kaj investoj. Nia celo estas ĝis proksimume 2010 esti spektebla en almenaŭ kelkaj landoj de Sudameriko, Nordameriko, Eŭropo kaj eble Azio pere de satelito.
Kiel nun aspektas la ITV-stabo kaj la ekipaĵoj?
Iom ĥaosa, por diri la veron, pro tio, ke ni ankoraŭ muntas la studion, do ne ĉio estas preta. Ni ankoraŭ serĉas la plej bonan manieron labori. Oni komprenu kaj estu iom pacienca pri la teamo de ITV, ĉar ĝi dume akiris nur du trionojn de la bezonata mono kaj do devas rearanĝi la planojn kaj reordigi la prioritatojn kaj ne estas preta lanĉi ekzemple la televidon kun ĉiuj 11 planitaj programoj. Dume ne eblas fari proprajn seriojn, la teleĵurnalon, kiu estas nia granda atuto por la dua semestro de 2006. La ekipaĵo? – ni havas nuntempe tri komputilojn, unu el ili tre bonan, sur kiu estas nia servilo, kaj kameraojn, kampojn, stativojn, mikrofonojn… Ili ne estas absolute profesiaj, pro tio ke mankis mono, sed ili estas almenaŭ duonprofesiaj, tiel ke la rezulto estas jam sufiĉe bona.
Ĉu la projekto jam vivas per siaj propraj monrimedoj, aŭ ĝi daŭre bezonas la subtenon flanke de esperantistoj?
Ni sukcesis en decembro akiri la unuan reklamanton. Verŝajne esperantistoj kiuj havas entreprenojn, vendas librojn, la libroservoj kaj la revuoj, la kantistoj, la diskeldonejoj – ankoraŭ ne rimarkis kiel potenca povas esti la Internacia Televido por reklami siajn varojn, servojn kaj personojn. Pri renkontiĝoj kiuj okazos en 2006 kaj pri kiuj oni apenaŭ scias, se oni metos la reklamon en ITV, post unu monato preskaŭ ĉiuj esperantistoj scios. Do ne temas nur pri tio, ĉu la esperantistoj daŭre subtenas la kanalon aŭ ne, temas ja pri tio, ĉu la entreprenistoj esperantistaj finfine vidos en ITV valoran amaskomunikilon. Valora ne en la senco de elspezado, sed en la senco de oportuno. Temas ja pri tre oportuna maniero komuniki rekte kun la klientoj, kun la aĉetantoj de diskoj ktp. Esperantistoj konsciu ke ITV daŭre bezonas apogon. Kial ne apogi tiun ĉi unikan ŝancon por Esperanto? Oni ankoraŭ subtaksas Internacian Televidon kaj oni ne rimarkas ke ĝi estas la plej efika konvinkilo ĉe la neesperantistoj.
Kio pri Ĝangalo? Ĉu ĝi transformiĝis al Internacia Televido, aŭ la unua vivas plu kaj daŭre proponas alispecajn servojn?
Ĝangalo daŭras kaj daŭros. Ĉar ĝi kaj ITV estas du gamboj de la sama korpo. ITV estas televidkanalo, Ĝangalo estas interreta portalo. La celo de ITV estas liveri iom post iom konstantan videon, aŭ vidan produktadon en Esperanto, dum la celo de Ĝangalo estas esti la grundo, la fekunda grundo por ke vera ĵurnalismo finfine estiĝu en Esperanto. Ĉar nuntempe estas malmultaj ĵurnalistoj kiuj uzas Esperanton. Kaj la nivelo de nia gazetaro ankoraŭ estas tre malalta. Ĉu enhave, ĉu dezajne. La celo de Ĝangalo do estas levi la nivelon de ĵurnalismo kaj interretaj servoj en Esperanto. Kaj kadre de ĉi tiu kunteksto ni ankoraŭ havas multon por fari en Ĝangalo. Estas tre rimarkinda la fakto ke ITV havas sian propran retejon kaj ke Ĝangalo ankaŭ havas sian propran retejon. Estis tia ideo nomi ITV simple Ĝangalo-Televido. Aŭ ke la retejo de ITV estu subportalo ene de Ĝangalo. Mi rifuzis ambaŭ planojn. Pro tio ke laŭ mi gravas ke la esperantistoj vidu ĉi tiujn du kiel du apartajn iniciatojn. De la sama grupo, sed temas pri apartaj iniciatoj. Same kiel venos ankaŭ postaj iniciatoj dum tiu ĉi jaro. Sed pri tio poste.
Kaj ITV mem? Ĉu ĝi proponas aŭ planas produkti ankaŭ ion alian krom la televidaj programoj spekteblaj per interreto?
Jes, la plej grava celo de ITV estos ĝuste kreskigi la kvanton de DVD-oj, tio estas videodiskoj, kiujn eblas spekti en Esperanto. Nuntempe ni havas maksimume 30 titolojn. Kaj ni bezonus multe pli. Post eble kvin aŭ ses jaroj nia celo estas havi 150, eble 200 titolojn de DVD, spekteblajn en Esperanto, kaj lanĉi tiujn DVD ne nur ene de Esperantio, sed ankaŭ ekster ĝi. Precipe ekster Esperantio, por ke iu ajn neesperantisto, ne gravas kie en la mondo, povu iri al sia videoklubo kaj lui DVD-ojn en Esperanto, kun subtekstoj en sia nacia lingvo, por ke li alkutimiĝu al la ideo aŭskulti Esperanton, eĉ se li ne komprenas ĝin.