• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-18 15:24:45    
Ĉina Internacia Fasonvesta Semajno

cri
La serio da printempaj tekstilaj ekspozicioj enhavas ankaŭ malgrandajn specialajn foirojn, kiel surfaca teksaĵo kaj aliaj unuapaŝaj produktoj. En la foiro kun la temo de surfaca teksaĵo, drapa fabriko en Xiantao, la urbo de la ĉina meza provinco Hubei, montris centojn da diverskoloraj kaj diverskvalitaj drapaj surfacaj teksaĵoj. Estro de la fabriko sinjoro Zhang Xianliang konigis al raportisto:

"Ĉiujare ni ekspluatas novajn produktojn, laŭ diferencaj bezonoj de la merkato. Nun niaj produktoj estas famaj en fremdaj landoj, la eksporta kvanto okupas preskaŭ 40% de la produkta kvanto, niaj produktoj estas vendataj ĉefe al Eŭropo kaj Japanio."

Ankaŭ diversaj tulaj fadenoj aperis en la printempa tekstila ekspozicio, ĉi tiuj fadenoj estas faritaj el lino, kotono, fibrino de sojfabo, ankaŭ el nova fibrino de bovina lakto. Sinjoro Zheng Yu, vicĝenerala direktoro de ŝanhaja Bovinlakta Silka Scienc-Teknika Limigita Korporacio, diris, ke la fadeno de fibrino de bovina lakto, produktita de lia korporacio, estas silkeca kiel 'la dua homa haŭto'.

"Ĝi estas la nova tekstila materialo kaj havas vastan perspektivon. Ĝi estis rafinita el proteino de bovina lakto."

Proparolanto de ĉina tekstila asocio sinjoro Sun Huaibin diris, ke okazigo de printempaj tekstilaj ekspozicioj celas tion, ke entreprenoj povu kolekte aĉeti diversajn produktojn kaj kompreni popularan tendencon, samtempe fortigi interfluon kaj kunlaboron kun ĉinaj kaj fremdlandaj tekstilaj rondoj. Sinjoro Sun diris:

"Ĝi estas ekspozicio de serioj, samtempe montras konekton de la tekstila industria ĉeno. Diversaj fakoj samtempe kaj en sama loko sin ekspozicias kaj faras interfluon, tio helpas akceli integrigon kaj reguligon de la industria ĉeno. La internacia grado de la ekspozicioj estas tre alta kaj multaj fremdlandaj komercistoj partoprenis. Tio estas nia unua aspiro."

La pekinaj tekstilaj ekspozicioj altiris multajn fremdlandajn komercistojn en la lastaj jaroj. Sinjoro Salge Martin de franca fama tekstila entrepreno Novalin sciigis raportiston, ke ĉiujare lia korporacio partoprenas en la ekspozicioj kaj faras interfluon kaj kunlaboron kun ĉinaj entreprenoj.

"Ĉi tiu estas la bona ŝanco por interflui kun ĉinaj entreprenoj, ĉar ĉi tie ekzistas multaj niaj amikoj. Vidante taŭgajn produktojn, ni subskribis kontrakton kaj aĉetas ilin, ni ankaŭ vendas niajn produktojn al taŭgaj klientoj."