• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-19 10:41:54    
Germanio esploris "kor-sentivan tajpilon"

cri

Germana sciencisto produktis la monde unuan "kor-sentivan tajpilon", kiu povas tajpi vortojn laŭ penso de uzanto.

La miriga tajpilo estis esplorita de germana Ŝtata Teknik-aplika Institucio. La fundamenta principo estas tio, ke la tajpilo sondas cerban aktivadon de uzanto per cerba elektro-onda sentilo kaj poste faras la penson de uzanto vortoj sur ekrano de komputilo.

Oni devas unue surporti specialan lad-ĉapelon, sur kiu troviĝas 128 sentiloj. La speciala ĉapelo estas konektita al komputilo per drato.

Uzanto rigardas ekranon, sur kiu troviĝas alfabeto, pensas "maldekstren" aŭ "dekstren" kaj tiele manipulas sagon de muso sur ekrano. Tiam, sentilo sondas elektro-ondan aktivadon de la cerbo, pligrandigas la signalon kaj tiele elektas literon per sago.

Nuntempe estas ĝenege uzi la mirigan tajpilon, ĉar tajpi frazon bezonas kelkajn minutojn. Tamen, sciencisto diris, ke tia tajpilo post plibonigado povos atingi kaj eĉ superi rapidecon de ordinara tajpilo en la estonteco.

Nuntempe kvankam troviĝas eksperimentaj aparatoj, kiuj estas regataj de penso, tamen la tajpilo estas la unua "kor-sentiva aparato", kion uzanto povas uzi sen longtempa trejnado. Iu ajn povas sukcese tajpi vortojn. Tion povas fari eĉ tiu, kiu unuafoje surportas la specialan ĉapelon.

Profesoro Klaus Robert Miller, respondeca pri gvido de la esploro, diris, ke post ioma ekzerco, iu ajn uzanto povas liberigi sufiĉe fortan elektro-ondan signalon de la cerbo, por ke sistemo ekzakte ĝin distingu. "Ili sin imagas, ke ili metas pilkon en la maldekstran manon aŭ la dekstran, aŭ ili enpafas golon per la maldekstra piedo aŭ la dekstra." Li eksplikis.