• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-26 15:28:33    
"Sen-akva Lando" Saudi-Arabio kreis miraklon

cri
"Sen-akva Lando" Saudi-Arabio, situanta en la mezo de dezerto de Araba Duoninsulo, per riĉa oleo kaj granda sumo da kapitalo, gajnita el granda kvanto da eksportado, vivtenas 22 milionojn da homoj kaj kreis miraklon en la dezerto post kelkdek-jara klopodo.

Saudi-Arabio posedas neniam elĉerpeblan oleon, kiu okupas kvaronon de olea rezervo de la mondo. Olea industrio estas la ĉefa kolono de saudi-arabia ekonomio. De la lastaj 70 jaroj, Saudi-Arabio senĉese faras esploradon kaj ekspluatadon al oleo, precipe de la lastaj 30 jaroj, kvanto de oleo pli kaj pli altiĝas kaj okupas la monde unuan lokon kun 9, 5 milionoj da bareloj de oleo po tago.

Areo de Saudi-arabio estas 2, 25 milionoj da kvadrataj kilometroj, duono de kiu estas dezerto. Plejparto de la lando estas tutjare seka kaj varma. Troviĝas ne rivero en la lando. Saudi-Arabio estas tipa lando, al kiu severe mankas akvo.

Troviĝas 16, 2 milionoj da loĝantaro kaj 6 milionoj da alilandaj laborantoj en la lando. Ekonomia disvolvado de Saudi-Arabio bezonas grandan kvanton da akvo. Krome, la lando devas liveri akvon por 22 milionoj da homoj. Tial, akvo fariĝis la unua afero kiam la registaro de Saudi-Arabio konsideras olean produktadon kaj ekonomian disvolvadon.

Akvo de Saudi-Arabio estas el 3 fontoj: desaligo de mar-akvo, subtera akvo kaj pluv-akvo. 70% de akvo de plejparto de la lando estas el desaligo de mara akvo, kaj alia estas el akvorezervejo kaj subtera akvo. De la lastaj dekoj da jaroj, Saudi-Arabio investis grandan sumon da mono, konstruis 30 grandajn mar-akvajn desaligajn fabrikojn, transportas al pli ol 40 urboj kaj liveras akvon por rezidantoj. Krome, Saudi-Arabio konstruis 225 akvorezervejojn en la tuta lando, precipe en regionoj orienta, okcidenta kaj norda, por rezervi pluv-akvon.

Krome, por protekti riĉfonton de subtera akvo, la registaro de Saudi-Arabio decidis malgrandigi areon de tritiko antaŭ dekkelkaj jaroj.

Ekzista kaj disvolva medio en Saudi-Arabio estis plibonigita post klopodado de la registaro. Malkareco de akvo en Saudi-Arabio estas surpriza. Tuno da akvo kostas nur 2,2 juanojn. Tia prezo estas rara en la nuna mondo. Kvankam severe mankas akvo al Saudi-Arabio, tamen konsumo de akvo de homo po tago estas 491 literoj, kaŭzante ne-necesan malŝparon.

Analizisto opiniis, ke Saudi-Arabio probable alfrontos akvan krizon en la estonteco. Granda estas spaco de akvo-ŝparo de Saudi-Arabio. Akvo-ŝparo koncernas disvolvadon de la lando kaj interesojn de ĉiu civitano. Akva kaj Medi-protekta Departemento de Saudi-Arabio nuntempe disvolvas aktivadon de akvo-ŝparo, inkluzive de altigo de akvo-ŝpara konscio de civitano.