• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-08 16:33:29    
Eŭropa Unio opinias, ke rapida disvolviĝado de Ĉinio estas bonŝanco

cri
En la Pinta Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj okazinta en septembro de la pasinta jaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris parolon titolitan "Klopodado por Konstrui Longedaŭre Pacan, Komune Prosperan Harmonian Mondon" kaj plenamplekse eksplikis la koncepton pri harmonia mondo. Tiu ĉi koncepto montras la firman volon de Ĉinio por iri la vojon de paco kaj evoluado, forte rebatis la "teorion pri minaco el Ĉinio" kaj vekis la atenton de ĉiuj flankoj. Nia raportisto en Bruselo s-ro Wang Jian faris specialan intervjuon al s-ino Emma Udwin, proparolanto de Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj.

Malgraŭ okupiteco, tiu ĉi speciala proparolanto de la Komisiono de Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj s-ino Emma Udwin afable akceptis la intervjuon de raportisto de Ĉina Radio Internacia. Tiu ĉi diplomato veninta el Britio havas profundan impreson al la parolo pri "harmonia mondo" farita de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao en septembro de la pasinta jaro. Ŝi diris: ( 1 )

"Kompreneble ni jam rimarkis la parolon de la ĉina gvidanto faritan en septembro de la pasinta jaro. Ni ĉiam atentis kelkajn parolojn de ĉinaj gvidantoj en la lastaj jaroj, el kiuj ni vidas la volon de Ĉinio por serĉi pacan evoluadon. Ĉinio fariĝas granda ekonomia lando per interfluado kun la mondo, kaj samtempe klopodas por antaŭenpuŝi pacon en la propra regiono. Ni opinias, ke estas necese por Ĉinio elvolvi sian grandegan latentan forton ĉi-flanke. Ĉinio klopodas por realigi la celojn de paco kaj evoluado kaj ankaŭ Eŭropa Unio aktive serĉas kunlaborojn kun Ĉinio."

De la lastaj jaroj rapide disvolviĝas la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio en politika, ekonomia kaj aliaj kampoj kaj la strategiaj partneraj rilatoj tagon post tago maturiĝas. Precipe en la pasinta jaro, je la 30-jariĝo de la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio, senprecedence vigliĝis la diplomatiaj interfluoj inter la du flankoj. En multaj problemoj Ĉinio kaj Eŭropa Unio atingis novajn komunajn konojn. Pri tio s-ino Emma Udwin diris:

"Ambaŭ Ĉinio kaj Eŭropa Unio nun troviĝas en la periodo de rapida disvolviĝado kaj fariĝis la gravaj membroj de la internacia socio. Tiel, la du flankoj havas la saman konkludon, t.e., solvi la tutglobecajn problemojn per plurflankaj rimedoj. Ekzemple, en la problemo pri la statuso kaj rolo de Unuiĝintaj Nacioj ni ambaŭ pledas por tio, ke Unuiĝintaj Nacioj ludu la gvidan rolon en solvado de grandaj internaciaj problemoj. Tio ne estas teknikeca elekto, sed grava politika elekto, kaj tio estas ankaŭ la grava komuna punkto inter ni."

Kun granda intereso s-ino Emma Udwin konigis al nia raportisto la lastatempajn grandajn kunlaborajn programojn inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio, kiaj Galileo-plano kaj preventado de tutgloba veter-ŝanĝiĝo. Parolante pri la kunlaboraj maniero kaj perspektivo inter la du flankoj en la netradiciaj sekurecaj kampoj, kia preventado de disvastiĝo de nukleaj armiloj, ŝi diris:

"Ni atentas pri la kunlaborado kun Ĉinio en preventado de disvastiĝo de nukleaj armiloj. Precipe menciinda estas tio, ke Ĉinio ludas gravan rolon en venigo de Koreio al la tablo de intertraktado pri la nuklea problemo. Ni opinias, ke la korea nuklea problemo estas ege defia problemo kaj Ĉinio ludas tre gravan kaj neanstataŭigeblan rolon. Eŭropa Unio tre volonte faros kunlaborojn kun Ĉinio sur plivasta internacia scenejo."

S-ino Emma Udwin laŭdis Ĉinion pro ĝiaj klopodoj kaj kontribuoj en la internacia helpado, redukto de malriĉeco kaj en aliaj flankoj. Ŝi ankaŭ esprimis, ke Eŭropa Unio esperas disvolvi pli intimajn kunlaborojn en tiuj kampoj por kune antaŭenpuŝi la realigon de la jarmila disvolva celo de Unuiĝintaj Nacioj.

Ĉinio ĉiam montras al la mondo per efektivaj agadoj sian volon persisti en irado sur la vojo de paca disvolvo. S-ino Emma Udwin esprimis, ke estas tute sensencaĵo la "teorio pri minaco el Ĉinio". Ŝi diris:

"Ni ne opinias, ke Ĉinio estas minaco. Eŭropa Unio neniam rigardas la rapide disvolviĝantan kaj senĉese ŝanĝiĝantan Ĉinion kiel minacon. Sed male, ni prenas la disvolviĝadon de Ĉinio kiel bonan ŝancon. La tempo de praktikado de la politiko pri malfermo en Ĉinio ne estas tre longa. Ni deziras fariĝi intima partnero de Ĉinio kaj esperas starigi pli kompaktajn partnerajn rilatojn kun Ĉinio."