• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-10 08:54:33    
Germana Esperanto-Kongreso (GEK)

cri
Saluton -
je la 25a de junio en Braunschweig (ĉe Hanovro) okazos la 83a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), kiu estas dediĉita al la 100-jariĝo de Germana Esperanto-Asocio.
Ĝi estis ne nur la asocio de la aŭstroj-hungaroj kaj de la germanlingvaj svisoj, sed ankaŭ por ĉiuj Esperantistoj el la iamaj germanlingvaj regionoj de Litovio ĝis Francio.
Programo
La Germanaj Esperanto-Kongresoj prezentas diversajn interesajn temojn,
prelegojn kaj diskutrondojn kaj spertindan vesperan programon. Venu kaj
aŭskultu la prelegojn de gravuloj de la Esperanto-movado: D-ro sc.
Detlev Blanke, Wera Blanke, D-ro Werner Bormann, D-ro Petro Chrdle, D-ro Renato Corsetti, D-ro Ulrich Lins, Zlatko Tisljar.
Ekskursoj en la regiono
Profitu la vojaĝon por resti iom pli longe kaj viziti la aŭtomobilcentron de Volkswagen aŭ la ekspozicion phaeno en Wolfsburg (25 km), restadi kelkajn tagojn en la vivoplena ĉefurbo Berlino (220 km) aŭ partopreni ekskurson al Herzberg kaj viziti la Germanan Esperanto-Centron, klerigejon de GEA (www.esperanto-zentrum.de).
La retejo de la kongreso:
http://www.jubileagek.ic-herzberg.de/
Organizado
GEA-komisiito pri aranĝoj: Christian Darbellay
Kaiserstr. 39, DE-24143 Kiel, Tel. 0431/737788, esperanto-kiel@web.de
Surloke, LKK
Interkultura Centro Herzberg
Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg, Tel, fakso. 05521/5983,
esperanto-zentrum@web.de
Bonvenon al kongreso de svedaj kaj danaj esperantistoj en Malmö!
100-jara jubileo de Sveda Esperanto-Federacio kaj Klubo Esperantista de Malmö.
Inter 25-28 de majo.
Pli da informoj ĉe: http://www.agado.net/