|
 |
(GMT+08:00)
2006-05-10 08:59:36
|
 |
INFORMITALE 68
cri
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio *********************************************************
"La gefianĉoj" aperis en la serio Oriento-Okcidento La italoj estas konindaj ne nur pro la bela klimato, la napolaj kantoj kaj la pico. Ili estas konindaj ankaŭ kiel "popolo de la libro". Temas pri la sola libro en Italujo, pri kiu ĉiuj scias. Kelkaj homoj memoras tutajn pecojn parkere. Ĝi eniris la lingvon per multaj dir-manieroj derivitaj el ĝi, kaj ĝiaj rolantoj: la kamparano, la advokato malfacile retorikanta por trompi kamparanojn, la bonegulo, la sanktulo, la malbonegulo, regule estas uzataj por priskribi nuntempajn homojn. "La gefianĉoj" (I promessi sposi, en la itala) estas verko de Alessandro Manzoni, kiu verkis en la 19-a jarcento, kaj priskribis eventojn okazintajn antaŭ jarcentoj en norda Italujo. Fakte temas pri la mistraktado fare de la tiamaj potenculoj al la tiamaj malpotenculoj kaj pri la rolo de la eklezio protekte al la popolo (eĉ se foje alianca al la regantoj). Nenio nova sub la suno.
Ĝi aperis en la serio Oriento-Okcidento de UEA en la kadro de la laboroj antaŭ la Universala Kongreso en Florenco ĉi-jare. Se vi volas koni la homojn en la kongresa lando, ne maltrafu ĝin. La libroservo de Itala Esperanto-Federacio (Via Villoresi, 38, IT-20143 Milano, Italujo, ) vendas ĝin je 27 eŭroj + sendokostoj al eksterlando (triona rabato por aĉetoj de 3 aŭ pli multe da ekzempleroj). Aĉetebla ankaŭ en la libroservo de UEA. Pliaj informoj pri la UK ĉe: www.ukflorenco2006.it au . Informoj por esperantista gazetaro: http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/in formitale/ LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio, Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo, Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm Bonvolu mencii la fonton: "Assessorato al Turismo di Firenze"
Esperantologia Konferenco en UK 2006 La Esperantologia Konferenco de la ĉi-jara Univerala Kongreso en Florenco (29 Julio - 5 Aŭgusto) havos kiel temon "Esperantologio kaj la Interreto". Bonvenaj estos kontribuoj pri scienca pritraktado de Esperanto en la Interreto kaj pri la Interreto kiel helpilo por Esperantologoj. Aparte kuraĝigataj estos kontribuoj de junaj Esperantologoj. La Konferencon organizas ĉi-jare Bertilo Wennergren.
ESF ("Esperantic Studies Foundation"), kiu subtenas la Konferencon, planas aperigi la referaĵojn en sia TTT-ejo kaj eble ankaŭ en presita formo. La referaĵoj tial prefere enhavu Angla-lingvan resumon.
|
|
|