• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-10 09:11:26    
Nederlandano abonas fortempan revuon

cri

Firmao "Legada Cirklo" estas bone konata en Nederlando. Firmaa respondeculo konigis, ke la firmao liveras al abonantaro revuojn nove eldonitajn kaj fortempajn ĝis 12 semajnoj. Laŭ postulo de abonanto, la firmao sendas revuojn al la hejmo de abonanto, kiu havas unusemajnan legadtempon. Post tio, laboranto reprenas tiujn revuojn kaj sendas al alia abonanto.

Tiuj revuoj estas pasigitaj tra diversaj abonantoj. Post 12 semajnoj, enhavo kaj difekto de revuoj eble estas ne taŭga por legado. Tiam, la lasta abonanto povas ilin aĉeti per malalta prezo aŭ la firmao ilin traktas.

Sub tia abona maniero, sumo pagita de abonanto malpliiĝas iom post iom laŭ noveco de revuoj. Ekzemple, serio da 14 modaj revuoj koncernas arton, sporton, ĝardenon, aŭton, karikaturon, sciencteknikon, sanon kaj aliajn terenojn. Prezo de novaj revuoj estas 8,2 eŭroj, prezo de revuoj fortempaj je unu semajno estas 6,45 eŭroj kaj prezo de revuoj fortempaj je 10 ĝis 12 semajnoj estas nur 2,65 eŭroj. Se abonanto volas havi revuojn, li pagas nur 4,35 eŭrojn post 12 semajnoj. Detala prezo de ĉiu revuo en la merkato estas 3 ĝis 4 eŭroj, tial totala sumo de 14 revuoj estas pli ol 40 eŭroj. Nuntempe, oni povas tralegi ilin nur per sufiĉe malalta prezo. Ĉu tio ne estas kortuŝa? Krome, abonanto povas elekti specon de revuoj laŭ sia propra gusto, tial la maniero estas ege bonvena.

Laŭ konigo, ĵurnalo estas ne taŭga por fortempa legado. Tamen pro tio, ke revuo plejparte estas semajna gazeto aŭ monata gazeto, revuo ankoraŭ havas legadan valoron eĉ fortempiĝinte. La karakterizo garantias, ke ĝi povas esti senĉese pasigata inter diversaj abonantoj. Krome, firmo ne malprofitas, pro tio, ke parto de homoj ŝatas legi nove eldonitan revuon.

Abonado de fortempaj revuoj havas longan historion en Nederlando. Ni prenas la firmaon "Legada Cirklo" kiel ekzemplon, ĝi estis establita en 1957 kun dekoj da miloj da abonantoj. En Nederlando troviĝas ne nur unu tia firmao. Samskalaj firmaoj estas pli ol dek kaj malgrandaj firmaoj estas pli ol 50. Abonado de fortempaj revuoj fariĝis ordinara fenomeno en Nederlando.