• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-10 16:51:52    
Pakistana erudiciulo pozitive taksas "harmonian" diplomatian politikon de Ĉinio

cri
En 2005 la ĉina registaro elmetis la diplomatian koncepton pri konstruado de "harmonia mondo". Tiu ĉi diplomatia koncepto manifestas la firman volon de Ĉinio por iri la vojon de paca disvolviĝo kaj vekas atenton de ĉiuj flankoj. Kiel erudiciulo de Pakistano, najbara lando de Ĉinio, opinias pri tio? Bonvole aŭskultu sonraporton de raportisto de Ĉina Radio Internacia titolitan "Pakistana erudiciulo pozitive taksas 'harmonian' diplomatian politikon de Ĉinio".

Khalid Mahmud estas fama erudiciulo de la pakistana Instituto de Regionaj Studoj, kiu esploras la aferojn pri Ĉinio. Rilate al la tiel nomata "teorio pri minaco el Ĉinio" elmetita de kelkaj landoj, Khalid Mahmud faris rebaton. Li diris:

"Unue, se grandaj landoj povus kaŭzi minacon al aliaj landoj, tiel ankaŭ Usono, Germanio kaj eĉ Japanio kaŭzus minacon al aliaj landoj. Due, pli grava estas tio, ke se ni rigardas la diplomatian politikon de Ĉinio, ni povas scii, ke ekde la praktikado de reformado kaj malfermo la ĉina registaro eksplicite montras al la mondo, ke ĝi gravite atentas pri la ekonomia disvolviĝo kaj modernigado de Ĉinio, kaj, kiel parton de tiu ĉi politiko, Ĉinio prenas la rimedon de dialogado kun ĉiuj landoj, kiuj havas diverĝon kun Ĉinio pri la landlima problemo, por la solvo de la problemo. Trie, Ĉinio jam definitive esprimis, ke ĝi ne deziras esti envolvita en ian ajn internacian aŭ regionan konflikton."

Ĝis nun Ĉinio jam subskribis la landliman traktaton kun 12 periferiaj landoj kaj solvis kun ili la historie postlasitan problemon pri landlimo. La landlima problemo inter Ĉinio kaj Hindio kaj tiu inter Ĉinio kaj Bhutano disvolviĝas al pozitiva direkto. Khalid Mahmud esprimis, ke fakte la rimedo de Ĉinio en traktado de konfliktoj kun aliaj landoj estas bona ekzemplo por Pakistano en solvado de la konfliktoj inter Pakistano kaj Hindio. Pakistano ankaŭ esperas, ke la ekonomia prosperiĝo de Ĉinio alportu la ekonomian disvolviĝon de periferiaj landoj, inkluzive de Pakistano.

Khalid Mahmud precipe parolis pri la rimarkindaj karakteroj de la ĉina politiko de ekstera helpado, t.e., la ĉina helpado igas tiujn helpitajn landojn pli sendependaj kaj memdecidaj. Li diris:

"Ĉinio liveris helpon al multaj amikaj landoj. La ekstera helpado de Ĉinio malsamas al tiu de iuj okcidentaj landoj per tio, ke Ĉinio ne intervenas en la internajn aferojn de aliaj landoj, nek havas aldonajn kondiĉojn, nek riproĉas aliajn landojn, kion ili devas fari kaj kion ili ne devas fari. Krome, la ekstera helpado de Ĉinio igas tiujn helpitajn landojn pli sendependaj kaj memdecidaj."

Ĝis nun Ĉinio liveris helpon al pli ol 110 landoj kaj regionaj organizoj kun pli ol 2 000 programoj kaj reduktis aŭ nuligis ŝuldojn de 44 evoluantaj landoj kun la totala valoro de ĉirkaŭ 2 miliardoj da usonaj dolaroj. De 2000 ĝis 2004, la meznombra kontribua proporcio de la ĉina ekonomia kreskado al tiu de la mondo estis 13%. En la pasintaj 10 jaroj Ĉinio ĉiujare importis varojn kun la totala valoro de 500 miliardoj da usonaj dolaroj kaj kreis ĉirkaŭ 100 milionojn da laborpostenoj por koncernaj landoj kaj regionoj. Khalid Mahmud diris, ke Ĉinio akiris relative stabilan eksteran medion ĝuste per la praktikado de "harmonia" diplomatia politiko kaj tiel la ĉina ekonomio gajnis tiom grandajn atingojn. La tago-post-taga ŝanĝiĝado de Ĉinio donis al Khalid Mahmud tre profundan impreson. Li diris:

"Mi surpriziĝas pri la granda ŝanĝiĝo de Ĉinio de la lastaj jaroj. Iun ajn lokon en Ĉinio mi vizitis, kaj kiam mi refoje vizitis ĝin post unu jaro, ĝi jam havis tre grandan ŝanĝiĝon. Ekzemple, kiam mi unuafoje veturis al la Granda Muro, estis malnova vojo kaj ni elspezis 6 horojn por atingi la muron. Tamen kiam mi duafoje vizitis la Grandan Muron, oni jam konstruis altrapidan ŝoseon kaj ni atingis la Grandan Muron nur en du kaj duona horoj."