• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-11 15:43:52    
Teorio pri "harmonia socio" estas lerninda por arabaj landoj

cri
La arabaj landoj ĉiam alte atentas pri la evolua procezo de Ĉinio. En la pasinta jaro Ĉinio elmetis la teorion pri konstruado de socialisma harmonia socio kaj tio vekis grandegajn interesojn de la registaroj kaj popoloj de arabaj landoj. Nun bonvole aŭskultu specialan intervjuon faritan de nia raportisto en Kairo al s-ro Ali Hussam Din el-Hifni, asistanto de la egipta ministro pri eksteraj aferoj, kun la titolo "Teorio pri 'harmonia socio' estas lerninda por arabaj landoj".

S-ro Ali Hussam Din el-Hifni, la nuna asistanto de la egipta ministro pri eksteraj aferoj, iam estis ambasadoro de Egiptio en Ĉinio. En la pasinta jaro li eloficiĝis el la ambasadoreco revenis patrolanden. En la komenco de la intervjuo s-ro Ali Hussam Din el-Hifni pozitive taksis la ĉinan teorion pri "harmonia socio". Li diris: "Tio estas ege grava strategio, ĉar oni konsideris la nunan cirkonstancon de Ĉinio. Ni ne devas forgesi, ke Ĉinio havas preskaŭ 800 milionojn da kamparaj loĝantoj kaj la kamparaj regionoj ne akiris samajn reformajn kaj modernigajn bonŝancojn kiujn la urboj jam ĝuis. Ekzistas diferencoj en la vivo, disvolvo, modernigo, pokapa enspezo kaj aliaj flankoj inter la kamparo kaj urboj."

S-ro Ali Hussam Din el-Hifni esprimis, ke en la pasintaj 30 jaroj Ĉinio akiris monde okulfrapan disvolviĝadon. Egiptio kaj aliaj arabaj landoj ege admiras tion. La koncepto pri konstruado de harmonia socio elmetita de la ĉina registaro fakte estas necesa rimedo por perfektigi la evoluadon kaj teni la evoluan tendencon. Tio ja estas lerninda de arabaj landoj. Li diris:

"Ĉinio montris al la mondo idealan tipon de kontinua kaj plena disvolo. Ni ofte parolis pri la ekonomia disvolviĝado de Ĉinio. Fakte, tia disvolviĝado en diversaj kampoj realigita en la pasintaj 30 jaroj nun ankoraŭ daŭras. La ĉina registaro nature rimarkis la necesecon por realigi la regionan ekvilibrecon de tia disvolviĝado por teni la kontinuecon de la disvolviĝado inter la urboj kaj kamparo kaj inter la orienta ĉemara regiono kaj la meza kaj okcidenta landpartoj. Nun la ĉina registaro jam donis samajn ŝancojn de disvolviĝo al tiuj regionoj, kia Xinjiang en la okcidenta parto, kie kolektiĝas moslemoj. Kiam mi estis la egipta ambasadoro en Ĉinio, mi dufoje vizitis Xinjiang, respektive en 2002 kaj 2004. Mi rimarkis, ke en tiom mallonga tempo tie okazis grandegaj ŝanĝiĝoj. Multiĝis la enlandaj kaj eksteraj kapitaloj kaj la registaro donis al la eksteraj investantoj multajn favorajn kondiĉojn. Ankaŭ en la ĉina nordorienta parto la ĉina registaro plifortigas la reformadon al tieaj malnovaj industriaj bazoj. Tio ja estas disvolviĝo en kunaranĝado."

S-ro Ali Hussam Din el-Hifni montris, ke Ĉinio ne alfrontas relative rigoran terorisman minacon, tamen la problemo pri neekvilibra disvolviĝo ankaŭ formas defion al la ŝtata stabileco. Tial la konstruado de harmonia socio fariĝis ankaŭ grava kondiĉo por protekti la socian stabilecon. Li diris:

"Estas tute normale, ke la gvidantaro, Komunista Partio kaj registaro de Ĉinio donis altan atenton al la problemo pri neekvilibra disvolviĝo, ĉar tiu problemo estas unu el la defioj vizaĝataj de Ĉinio en ĝia moderniga procezo. Bona solvo de tiu ĉi problemo utilos al teno de stabileco kaj garantios, ke tia stabila tendenco daŭru en la estonteco."