• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-12 17:06:53    
"Ĉinaj spertoj de disvolviĝado estas lernindaj", diris Tomas Cruz

cri
Meksikio estas grava lando en Latin-Ameriko, kaj ankaŭ unu el la gravaj kunlaboraj partneroj de Ĉinio en la latin-amerika regiono. De la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Meksikio, precipe de la establiĝo de la strategiaj partneraj rilatoj en 2003, la amikaj kunlaboroj inter la du landoj en diversaj kampoj akiris abundajn fruktojn. Nun bonvole aŭskultu intervjuon faritan de nia raportisto en Meksikio al prezidanto de la Ĉina Amikeca Grupo de la meksikia Kongreso s-ro Tomas Cruz kun la titolo: Ĉinaj spertoj de disvolviĝado estas lernindaj.

En la komenco de la intervjuo, s-ro Tomas Cruz menciis al niaj raportistoj la sukcesan viziton de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao al Meksikio en la pasinta jaro. Li esprimis:

"La dulandaj rilatoj inter Ĉinio kaj Meksikio estas tre bonaj. En aŭgusto de 2004 la dulandaj registaroj establis la duflankan komisionon, kaj tio jam fariĝis la nova starto de la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Meksikio. En la pasinta jaro kelkaj ĉinaj gvidantoj respektive faris tre sukcesan viziton al Meksikio kaj priskribis la pli belan perspektivon de la estontecaj rilatoj inter Ĉinio kaj Meksikio. Meksikio alte taksas la grandegajn atingojn akiritajn de la ĉina popolo en la lastaj jaroj en la ekonomia, socia kaj kultura flankoj, kaj samtempe kredas, ke la meksikia popolo profitos el la disvolviĝado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Meksikio."

S-ro Tomas Cruz diris, ke ambaŭ Ĉinio kaj Meksikio estas monde famaj antikvaj civilizaciaj landoj kaj la amikeca interfluado inter la dulandaj popoloj havas tre longan historion. Li precipe montris, ke pro geografia, historia kaj aliaj kialoj, Meksikio estas relative multe influata de Usono en ĉiuj flankoj. Meksikianoj kutime diras, ke se Usono "malvarmumiĝus", Meksikio tuj "ternus". Por eviti tian situacion, Meksikio devas disvolvi kunlaborajn rilatojn kun aliaj landoj. Li diris:

"En la nuna monda situacio, Meksikio urĝe bezonas disvolvi plurflankajn rilatojn kun eŭropaj kaj aziaj landoj, precipe kun landoj, kia Ĉinio, havanta grandegan latentan forton de disvolviĝado."

S-ro Tomas Cruz esprimis, ke nuntempe Meksikio vizaĝas al ege malfacile akirebla bonŝanco por reciproki spertojn kun Ĉinio en la procezo de disvolviĝado kaj lerni spertojn de la sukceso de Ĉinio. Li diris:

"La atingoj de Ĉinio estas agnoskitaj de la tuta mondo. Danke al praktikado de serio da ĝustaj edukaj, sciencteknikaj kaj sociaj politikoj, la ĉina ekonomio rapide kreskas. Ni ne devas esti nur rigardantoj, nek simple gratulas al la ĉina popolo, sed devas bone lerni tiujn spertojn, ekzemple, kiel Ĉinio faris por la konstruado de la fundamentaj instalaĵoj kaj por kuraĝigi la sciencteknikan esploradon."

Parolante pri la signifo de plifortigo de la kunlaborado inter Ĉinio kaj Meksikio al la sud-sudaj kunlaboroj inter la evoluantaj landoj, s-ro Tomas Cruz esprimis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Meksikio havas ege gravan signifon al la sud-sudaj kunlaboroj. En la lastaj jaroj la leviĝo de Ĉinio, Hindio kaj aliaj evoluantaj landoj alportis profundan influon al la monda ekonomio kaj la politika strukturo. La disvolviĝado de Ĉinio havas ne nur fortan sperto-altiran signifon por Meksikio kaj aliaj latin-amerikaj landoj, sed ankaŭ pli realan signifon por la sud-sudaj kunlaboroj. S-ro Tomas Cruz diris:

"Nun evoluantaj landoj atentas ne nur la ekonomian kaj socian disvolviĝadon de si mem, sed plimulte tion, kiel per longa vidpunkto konstrui pli justan mondon. La kunlaborado inter Ĉinio kaj Meksikio kaj tiu inter aziaj kaj latin-amerikaj evoluantaj landoj utilas al la realigo de tiu ĉi celo. La nuna mondo alfrontas multajn defiojn. Multajn problemojn, kiaj senlaboreco, malriĉeco kaj malboniĝanta medio, oni antaŭ longa tempo jam elmetis sed ĝis nun ankoraŭ ne solvis. Tial, meksikianoj ege atentas la rimedojn de Ĉinio en solvo de tiuj problemoj. La koncepto pri "konstruado de harmonia socio" elmetita de Ĉinio kaj la ĉi-flanke akiritaj spertoj estas lernindaj por Meksikio kaj aliaj evoluantaj landoj."