• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-15 17:14:33    
(foto) Rene Preval ĵuris enoficiĝon kiel haitia prezidento

cri

La 14-an de majo en la ĉefurbo Portoprinco, Rene Preval, kiu gajnis venkon en la haitia ĝenerala elektado, ĵuris sian enoficiĝon kaj oficiale fariĝis la 55-a prezidento de Haitio.

Samtage en la unuafoja parolado post sia enoficiĝo kiel prezidento, Rene Preval esprimis, ke la nova registaro pluapaŝe firmigos la enlandan pacan situacion de Haitio per dialogoj por krei kondiĉojn por la revigligo de la ekonomio, rekonstruado de fundamentaj instalaĵoj, kreado de enoficigaj ŝancoj, disvolvo de la eduka kaj kuraca aferoj. Li alte taksis la rolon kaj kontribuon de la speciala stabiliga delegitaro de Unuiĝintaj Nacioj en Haitio, tamen samtempe li emfazis, ke la haitia popolo devas kuraĝe preni la mision donitan de la historio same kiel la herooj en la komenco de la 19-a jarcento en la batalado por la sendependigo de Haitio kaj ŝanĝi la sorton de la ŝtato kaj nacio per siaj propraj manoj.

Analizistoj montris, ke post kiam la eksa haitia prezidento Jean Bertrand Aristide fuĝis eksterlanden en la fino de februaro de la jaro 2004, Haitio refoje falis en politikan kaj socian kaoson. Senĉese akriĝis la kontraŭstaro inter la enlandaj subtenantoj kaj oponantoj de Jean Bertrand Aristide; la sekuriga stato fariĝis eksterordinare rigora; la ekonomiaj problemoj serioziĝis; kaj foje kaj refoje prokrastiĝis la dato por la ĝenerala elektado. La enoficiĝo de Rene Preval iasence markis la finiĝon de tiu eksterordinara periodo kaj la situacio de Haitio revenis al la normala trako de demokratio kaj leĝsistemo. Tial, la enoficiĝo de Rene Preval havas gravan mejloŝtonan signifon en la ŝtata rekonstruada procezo de Haitio.

Tamen, oni vidas, ke la nova registaro de Rene Preval trafas multajn malfacilojn de la lando. Ĝi do devas konkeri serion da rigoraj malfaciloj por gvidi la haitian popolon suriri la vojon de disvolviĝado.

Unue, la nova registaro alfrontas grandegan defion en elimino de politikaj diverĝoj inter diversaj sektoj kaj en realigo de la nacia paciĝo. Nuntempe la subtenantoj de la eksa prezidento Jean Bertrand Aristide ankoraŭ havas grandan potencon. Samtage kiam Rene Preval ĵuris sian enoficiĝon, en Portoprinco okazis manifestacio de la subtenantoj de la eksa prezidento Jean Bertrand Aristide.

Due, la ekonomia situacio de Haitio estas ege rigora. Oni do havas multajn malfacilojn en la rekonstruaj laboroj.

Trie, la partio Espero de Rene Preval okupas plimultajn sidlokojn en la Ĉambro de Reprezentantoj kaj Senato, sed la nombro ankoraŭ ne atingas "absolutan plimulton". Tial, en la estonteco la nomita partio probable renkontos obstaklojn el aliaj partioj en ellaborado de politikoj.

Kvare, nuntempe Haitio ege dependas de "ekstera transfuzo". Duono de la registara budĝeto venas el helpoj liveritaj de alilandaj registaroj kaj internaciaj organizoj. Tial, la registaro de Rene Preval devas starigi sian prestiĝon, por ke la internacia socio daŭre liveru helpojn al Haitio.