• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-16 16:20:32    
Primitiva tribo de Kolombio volas sin modernigi

cri
Nukak-tribo en Sudameriko centojn da jaroj ĉiam havas ŝtonepokan primitivan vivon, tamen antaŭ nelonge, 80 duonnudaj tribanoj, eliris el amazona pluvarbaro. Kiam ili mire vidis modernajn domegojn kaj aŭtojn, ili esprimis, ke ili ne volas reveni al primitiva ĝangalo, kaj esperis, ke la moderna socio ilin akceptos.

De la lastaj centoj da jaroj, la tribo ĉiam havas ŝtonepokan primitivan vivon. Ili, izolataj for de ekstera mondo, sin vivtenas per simiaĵoj kaj fruktoj. Ili scias nenion pri la civilizita mondo.

Tamen antaŭ nelonge, 80 tribanoj eliris el amazona pluvarbaro. Duonnudaj kun gefiloj, ili aperis en iu suda urbo de Kolombio. Ili deklaris, ke ili jam estas pretaj aliĝi al civilizita socio kaj ne volas reveni al primitiva ĝangalo.

Ununura scio de la moderna socio al Nukak estas tio, ke ĝi estas nomada tribo. Ili estas ĉasistoj kaj fruktokolektistoj. Ili scias nenion pri moderna socio, inkluzive de mono, posedaĵo kaj trafikiloj. Kiam ili vidis aviadilon fluganta en la ĉielo, ili opinias, ke aviadilo estas sur nevidebla ŝoseo. Ili ne havas koncepton pri tempo kaj eĉ ne scias, ke ili vivas en lando nomata Kolombio.

Kiam ili, kun laca korpo, alvenis al la urbo, ili surpriziĝis de domegoj, ebenaj vojoj kaj aŭtoj, dum ankaŭ urbanoj surprizate vidis ilin.

La kolombia registaro jam aranĝis lokon por tiuj tribanoj kaj liveris por ili manĝaĵojn kaj vestojn.

Kolombia oficisto suspektis, ke troviĝas kelkaj ebloj de eliro de tiuj tribanoj el arbaro. La unua eblo estas tio, ke ili estis forpelitaj de kamparanoj, ĉar tribanoj estas pacamaj kaj neniom faris rezistadon. La dua eblo estas tio, ke ili estis forpelitaj de aliaj rivalantaj tribanoj. Tamen ili opinias, ke ili eskapas el interna milito, tial ili postulas, ke la registaro liveru helpon al ili.

Kvankam ili volas aliĝi al la moderna socio, tamen ili havas nenian intereson pri laboro kaj lernado de la hispana lingvo. Laboranto diris: "Ili volas fari nenion. Tamen se ili kaptus simion, ili ege ĝojus."