• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-19 18:33:48    
CENTKAPA PUBLIKO EN LA MALFERMA TAGO

cri
Plena cento da vizitantoj plenigis la domon de UEA en Roterdamo sabate, la 13-an de majo, kiam por la 24-a fojo okazis Malferma Tago de la Centra Oficejo. Nur unufoje antaŭe la "printempa" Malferma Tago altiris pli da vizitantoj: en aprilo 1998, kiam ĝi estis dediĉita al la 90-jariĝo de UEA.
Kvankam ĉi-foje ne temis pri iu ronda datreveno, la prelegoj de la tago tamen havis historian karakteron. Stefan Maul, konata antaŭ ĉio kiel ĉefredaktoro de la Deguĉi-premiita revuo MONATO, parolis pri siaj riĉaj spertoj kiel Esperanta ĵurnalisto. Kadron por lia prelego prezentis lia libro, "El verva vivo ĵurnalista", eldonita de Flandra Esperanto-Ligo pasintjare. Maul kontribuis al la programo ankaŭ sub tute alia ĉapelo, tiu de profesoro Ruĝnazul', kiu katenis la publikon per sia humurplena prezento.La surpriza gasto Vladimir Samodaj, profesie ĵurnalisto kiel Maul kaj krome honora membro de UEA, prelegis pri la Esperanto-movado en Sovetunio kaj Rusio de la 60-aj ĝis la 90-aj jaroj kaj prezentis la Esperantan revuon "Scienco kaj kulturo", kiun li redaktas.
Paralele kun la prelegoj estis montrataj filmoj. Petro Baláž prezentis premiere la filmon "Vizito al la Centra Oficejo", kiun li reĝisoris kaj kiu plejparte estis filmita en la lastnovembra Malferma Tago, kiam la Centra Oficejo festis la 50-jariĝon de sia translokiĝo al Roterdamo. La hispana artisto David Maroto montris filmregistraĵon de kvizo, kiu okazis en marto dum la Muzea Nokto de Roterdamo. La ne-esperantista publiko aŭdis tiam legadon de Esperanta traduko de romano de la argentina verkisto Adolfo Bioy Casares kaj devis diveni la lingvon.
Grava ŝanĝo kompare kun la antaŭaj Malfermaj Tagoj estis, ke la prelegoj ne plu okazis en la ĝisnuna konferencejo, ĉambro Zamenhof, kiu estis ilia scenejo ekde la unua Malferma Tago en novembro 1994. Intertempe ĝi estis rekonstruita por fariĝi la ejo de Biblioteko Hector Hodler, kaj ĝin plejparte jam okupis novaj rulŝrankoj, sur kies bretojn baldaŭ translokiĝos la materialoj de la biblioteko. La prelegoj okazis en la ĝisnuna bibliotekejo, ĉambro Kanado, kaj la filmojn oni spektis en la libera areo de la nova bibliotekejo.
Kiel ĉiufoje, la libroservo plenis de klientoj la tutan tagon. Kun 14 venditaj ekzempleroj la nova filmo pri la Centra Oficejo estis la plej furora varo. Inter libroj plej multe vendiĝis alia novaĵo, "Historioj... Rakontu!". Tiun ĉi kolekton de afrikaj rakontoj akiris 11 vizitantoj. La kompakta disko "Jomo slavumas", ankaŭ ĵus eldonita, vendiĝis en 10 ekzempleroj. La ĵurnalistajn rememorojn de Stefan Maul aĉetis 8 klientoj, dum kelkaj aliaj kunportis pli frue aĉetitan ekzempleron al la Malferma Tago por akiri aŭtoran aŭtografon. En 8 ekzempleroj vendiĝis ankaŭ "Plena manlibro de Esperanta gramatiko" de Bertilo Wennergren. Po 6 ekz. estis venditaj de la rakontaro "Amaro" de Sten Johansson, la bildstrio "Salutu la sinjorinon!", la kolekto de movadaj satiroj "Samideanoj", kaj "La vintra fabelo", nova Ŝekspira traduko de Humphrey Tonkin. Entute la libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por 2872 eŭroj.
La venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo okazos sabaton, la 25-an de novembro 2006.
Lasta ŝanĝo:
2006-05-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=234
starta paĝo :: enhavo :: kontaktu nin
3-a Sudafrika Subkontinenta Esperanto-Kongreso

Dum la 27 de aprilo ĝis la 5-a de majo 2006 okazis la 3-a Sudafrika Esperanto Kongreso en Muizenberg apud Kaburbo (Cape Town) en Sudafriko, kiun partoprenis esperantistoj el Sudafriko, Ganao, DR Kongo, Namibio, Zimbabvo kaj Pollando.
La tutan tempon regis tre bona Esperanto-etoso ne nur pro tio, ke ĝi estis Esperanto-Kongreso, sed ĉefe pro tio, ke la partoprenantoj estis dekkelklingvaj kaj Esperanto bone tie plenumis sian rolon. Valoras substreki, ke en Respubliko de Sudafriko estas 11 oficialaj lingvoj pri kiuj statistiko de 2001 jaro aspektis jene: zulua (23,8%), ksosa (17,6%) afrikansa (13,3%), norda sota (9,4%) angla kaj cvana (po 8,2%), suda sota (7,9%), conga (4,4%), svata (2,7%), venda (2,3%) ndebela (1,6%).
Dum publika diskuto pri plurlingveco Prof. Aleksander Navella el Universiatto de Kaburbo opiniis, ke plurlingveco estas necesa kaj nunan hegemonian pozicion de la angla en la mondo estonte anstataŭos alia lingvo - eble ĉina (han) lingvo. Okazis ankaŭ Jarkunveno de EASA (Esperanto Asocio de Sudafriko), kurso pri Cseh-metoda instruado, kiun gvidis Oliver Mazodze el Zimbabvo, diskutoj pri uzado de Esperanto en Interneto. Prelegis Andrzej Grzebowski (Pollando) pri Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo kaj Esperanto-Turismo kun filmo pri vojaĝoj tra 42 landoj kun "Esperantotur", Lucyna Sowinska (Pollando) pri Junulara E-Teatro "Studio P" el Torun kun filmo "Ni lernas vivi" kaj Oscar Ŝer (Sudafriko) pri judaj kutimoj.

La Kongreso okazis en bela kaj komforta kampadejo Zandvlei ĉe Falsa Bay en Muizenberg (ĉe la monto de Muizen - tre ĉarmaj bestetoj similaj al marmotoj, sed indiĝenaj).

Ĉiutage okazis tre interesaj ekskursoj tra belega Kabduoninsulo. Oni aĉetis fiŝojn en Kalk Bay kaj poste piknikis inter multaj pingvenoj en Boulders Beach. Ni vojaĝis al Kaba Pinto kaj Kabo de Bona Espero por vidi de rokoj samtempe Hindan kaj Atlantikan Oceanojn, ankaŭ observi antilopojn, zebrojn kaj atakemajn simiojn - pavianojn. Ni vizitis Langa malriĉajn kvartalojn "townŝips" kaj riĉajn Marina de Gama en Muizenberg, ankaŭ faman hospitalon de transplantado. Naturrezervejon Rondevlei kun 230 specoj da birdoj montris al ni botanike kaj ornitologie tre sperta Axel Von Blottnitz. Forta vento timigis hipopotamojn, kiujn ni ne povis vidi , sed ni piknikis tie kun antilopaj, strutaj kaj bovaj viandaĵoj. Pluran tagon ni dediĉis al la plej granda afrika Botanika Ĝardeno Kirstenbosch, atlantika marhaveno Hout Bay, markurorto Camp's Bay. Tutan tagon ni dediĉis por vizitado de Kaburbo kaj ĝiaj historiaĵoj. Ni ekskursis per kabloveturilo al Tablo Monto por spekti belajn vidindaĵojn, al Paarl-urbo por vidi monumenton de afrikansa lingvo, gustumadis fromaĝojn kaj vinojn en Fairview, vizitis Stellenbosch - pitoreskan universitaturbeton kaj ĉefurbon de vinejoj. La lastan tagon ni vizitis Waterfront en Kaburbo kun ĝia Akvario de du Oceanoj kaj ŝipekskursis tra Haveno de Kaburbo renkontante plurajn fokojn. Ni adiaŭis Kaburbon kaj Atlantikon per vizito en kurortoj Sea Point kaj Clifton.
Dum dek tagoj ni ne nur kongresis kaj multe diskutis, sed ankaŭ dank' al tre bona akcepto kaj Esperanto-gvidado ĉefe de Magali, Haro kaj Axel Von Blottnitz ni multon vidids kaj lernis pri tiu fora regiono de Kabduoninsulo en Sud-Afriko.
Andrzej Grzebowski
INTERNACIA KLUBO "ESPERANTOTUR",
str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 BYDGOSZCZ, Pollando
Tel./fakso +48,523461151, rete: info@esperanto-turismo.com

Estimataj,
Mi sendas al vi Informon pri E-okazaĵoj en Serbio.

Plenestime,
Boris'a Milic'evic'
Boris'a Milic'evic' informas:
OKAZAĴOJ EN SERBIO RILATAJ AL ESPERANTO

MALFERMO DE LA EKSPOZICIO S'AC''ICA SVETA.
Ostavs'tina Tibora Sekelja
(PLENMANO DE MONDO. Heredaĵo de Tibor Sekelj).

Sabaton, la 13-an de marto 2006, en la urba Muzeo de Senta estis
malfermita la ekspozicio sub la titolo Maroknyi Vila'g. Sze'kelz Tibor
hagyat'eka -S'ac''ica sveta. Ostavs'tina Tibora Sekelja - Plenmano
de Mondo. Heredaĵo de Tibor Sekelj.
La ekspozicion malfermis s-ro Sinis'a Velic''kovic', prezidanto kaj
s-ino Magdolna Revid, sekretariino de Esperanto-societo, Senta,
kun la konservisto de la Muzeo Atila Pejin.
Tiuokaze aperis bela kolorprospekto kun la teksto pri Tibor Sekelj
en la hungara, serba kaj Esperanto.
*****
SALONO (EKSPOZICIO) DE LIBROJ EN LA URBO NOVI SAD
De la 13-a ĝis la 18-a de aprilo 2006 okazis en la urbo Novi
Sad Ekspizicio
(Salono) de libroj, kie estis elmontritaj ankauh jenaj E-libroj:
-Lirika Poemaro el Vojvodino (Serbio). Redaktis kaj pleparte
tradukis B. Milic'evic'. Novi Sad, 1983.
-Znac''ajne godis'njice medjunarodnog jezika esperanta i
esperantista u svetu i kod nas (Rimarkindaj datrevenoj de
Internacia lingvo Esperanto kaj esperantistoj en la mondo
kaj ĉe ni), de B. Milic'evic'. Novi Sad, 1998.
-Pjesme - Poemoj (de Stevka Kozic' Preradovic', Ranko
Preradovic', Vojin Trivunovic').Tradukis B. Milic'evic'.
Dulingve. Banja Luka, 1997-2000.
-Zamisao sunca - Sun-Imago (de Ranko Preradovic').
Tradukis B. Milic'evic'. Dulingve. Banja Luka, 2003.
-Izmedju dvije nevjere - Inter du malfidoj (de Stevka Kozic'
Preradovic'). Tradukis B. Milic'evic'. Dulingve.
Banja Luka, 2003.
-Poeziaj Donacoj. Originaloj kaj tradukoj. Redaktis kaj
plejparte tradukis B. Milic'evic'. Du poemojn tradukis
Ivan Opac''ak. Novi Sad, 2003.
-Propra Bi(bli)ografio de Boris'a Milic'evic'.
Komputile prilaboris D-ro Ljubis'a Preradovic'.
Banja Luka, 2005.
*****
PUBLIKA PREZENTO DE MULTLINGVA BULTENO ''MOST'' 3

Kadre de la Ekspozicio (Salono) de libroj, la 15-an de aprilo
2006 estis publike prezentita Multlingva Bulteno ''MOST'' 3
(aperinta en Zavod za kulturu Vojvodine - Vojvodina Kultur-
Instituto). Ĉi-numero enhavas, krom la poemtradukoj en
12 lingvoj, ankauŭ h 4 (kvar) E-tradukojn de la poemoj de la
laŭreatoj de la Premio ''Milici u pohode'' (Vizite al Milica).
Milica Stojadinovic' Serbino estas la konata serba poetino
el la 19-a jarcento. Jen la poemtitoloj:

-Kiel Milica Stojadinovic' Srpskinja (Serbino) vidas Plejpotenculon
(Kako Milica Stojadinovic' Srpkinja vidi Svevis'njeg, de Florika
S'tefan;
-Kiel mi (Kako bih), de Bos'ko Petrovic';
-Spegulo (Ogledalo), de Matija Bec'kovic';
-Malvirta gasto (Yao gost), de Jovan Zivlak.

La poemojn tradukis B. Milic'evic'.
*****
50-JARA JUBILEO DE LA DU ESPERANTO-SOCIETOJ EN LA URBO NIS'
De la 29-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2006 okazis en en la urbo Nis'
la solena aranĝo dediĉita al la 50-jara (kuna) jubileo de Esperanto-
societo ''C'ele Kula'' kaj Fervojista Esperanto-societo ''Mile Velic''kovic' ''.
Ĉeestis proksimume 60 personoj, inter kiuj estis gastoj el Vraca,
(Bulgario, s-ro Milc''o Belores'ki), kaj el Leskovac, Zajec''ar, Jagodina,
Beograd, Novi Sad kaj Senta.
Post la malferma ceremonio kaj ĉeftrajta prezento de la laboro de
la jubileaj Esperanto-societoj estis disdonitaj dankdiplomoj pro kunlaboro
al meritaj organizaĵoj kaj geesperantistoj. Tion faris s-ro Nebojs'a
Stankovic' kiu multe aktivis en la preparado de ĉi-aranĝo.
Sekvis, laŭ la programo, la Ronda tablo kun la temo ''Esperanto
nuntempe en Nis' kaj Serbio''.
La sesion gvidis Boris'a Milic'evic' kiu prezentis la nunan staton de
E-movado en Serbio kaj Nis', kaj atentigis pri farendaĵoj por plibonigo
de ĉi-stato.
Poste okazis kuna tagmanĝo kun vere amika, distra etoso.
La morgaŭan tagon estis la tuttaga ekskurso al la plaĉa Sic'evac''ka
klisura (Sic'evo-ravino).