• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-23 14:34:19    
Pasporto al la Tuta Mondo!

cri
En junio 2005, dum la landa kongreso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, kaj poste en julio dum la UK, estis inaŭgurita la plej aŭdaca, granda, longdaŭra kaj multekosta E-projekto: la DVD-versio de la videokurso Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo. Ni petis al Lusi HARMON, la direktoro de la projekto, rakonti pli pri "Pasporto" por la legantoj de TT!
Unue, gratulojn al vi kaj ĉiuj kiuj partoprenis pro la kreado kaj inaŭguro de la kurso! Rakontu pli pri ĝi! En kies kapo naskiĝis la ideo fari tiel grandegan kaj aŭdacan projekton?
Mi provis trovi iun daton por rimarki kiam la ideo venis en mian kapon, sed mi ne povis trovi la komencon. Eble tio okazis kiam, dum mallonga periodo, ekzistis leĝo en Kalifornio ke en niaj elementaj lernejoj oni instruu fremdajn lingvojn. Tiu eksperimento, kompreneble, tute fiaskis pro la manko de instruistoj, eble tio okazis kiam loka filmkreanto kontaktis nin por fari videokursojn pri Esperanto. Ni verkis la tekston por The World of Esperanto With Steve ALLEN – "La mondo de Esperanto kun Steve [stiv] ALLEN (siatempe fama humuristo en Usono) en 1972 kaj montris ĝin dum la UK en Portlando, Usono. Eble tio okazis kiam Audrey Childs MEE en 1989 venis por instrui somere dum nia kutima trisemajna kurso en San-Franciska Ŝtata Universitato. Ŝi estis fama pro la uzado de la "rekta" metodo, kaj estis la eblo filmi ŝin. Bedaŭrinde, ŝi subite mortis, kaj ni devis trovi alian formon de la "rekta" metodo. Post longa studo kaj multaj provoj, ni decidis filmi daŭran rakonton pri la "aventuroj" de la familio Bonvolo. Por kolekti monon, ni faris reklam-videon kiu estis filmita, redaktita kaj montrita en 1996 en la Praga UK. Tiun version verkis Edwin GROBE.
Kia estas la ideo malantaŭ la kurso? Estas ja tre nekutima familio – greka filozofo, meksikia dancistino, juĝisto, artisto, kuristo…Kial estas ĝuste tiel?
Kiel respondi al tio? Do, la "familio" kaj vizitantoj spegulas la diversecon de esperantistoj. Ni fakte strebis kiel eble plej multe eviti iun tipan familion, ĉar ni celis pli vastan montradon de Esperanto. Ni ankaŭ alfrontis la fakton ke ni devas produkti kaj filmi la scenojn dum almenaŭ kvin jaroj. Ni rimarkis ke, ekze., en la kazo de French in Action [frenĉ in ekŝn], franclingva kurso por anglalingvanoj, la kostumoj jam eksmodiĝis. Do ni elektis rolulojn… kaj vestis ilin per kostumoj kiuj difinas la rolojn: greka "togo", baleta dancjupeto, juĝista robo kaj peruko, artista kitelo, atleta vesto de kuristo…. La ĉefaj kostumoj ja ne eksmodiĝos! Ni celis ke la roluloj estu universalaj kaj havu iun…pretertempan econ – tiel ke la lecionoj estu uzeblaj sen ŝanĝoj dum multaj jaroj.
Ĉu la originala ideo kaj fina rezulto estas pli-malpli samaj, aŭ ĉu ĝi transformiĝis dum la farado?
La originala ideo estis krei "rekt"-metodan kurson por elsendi ĝin televide – parte pro vera manko de instruistoj. Ja ekzistis diversaj fremdlingvaj televidaj kursoj…por instrui la anglan al infanoj – mi pristudis ilin por akiri pli da ideoj. Ni daŭre sekvis la bazan ideon, sed ni trovis ke ĉiu paŝo sugestis ideojn por pligrandigi ĝin. En la komenco ni celis nur vidbendan programon kiu povus esti elsendata televide kaj uzata en la klasĉambroj aŭ individue. Tio postulis ke ni produktu ankaŭ skribitan tekston (kun tradukoj de la vortoj de la instruisto) kaj ekzercojn. Kaj kiam ni preskaŭ finis tion, evidentiĝis ke DVD-formato estus multe pli facile uzebla. Kiam ni konvertis la vidbendojn en DVD-ojn, ni komprenis ke estus relative facile aldoni subtitolojn rekte sur la ekranon. Ni nun aldonas subtitolojn de la vortoj de la instruisto en kiel eble plej multe da lingvoj. Tiu procezo daŭre stagnas… Ni nun havas subtitolojn en kvin lingvoj kaj almenaŭ pliaj tri "survojas". Ni fine celas havi almenaŭ 12 ĉefajn lingvojn – eble poste al tio aldoniĝos pliaj ok, kiu scias? La kosto de la kurso en DVD-formato estas malpli granda, kaj por produktado kaj por dissendado, ol la kosto de ĝi en la vidbenda formato.
Kiu verkis la scenaron por la kurso?
Kiam profesoro GROBE devis rezigni post la kreado de la reklamvideo, ni estis tre feliĉaj trovi d-ron Paul GUBBINS kiu jam verkis lernolibron uzante tre ĉarman rakonton. Estis grandega plezuro labori kun tiu tre talenta aŭtoro! La ekzercojn verkis Stefan MacGILL, la enkondukon al la metodo por la studentoj verkis d-ro Duncan CHARTERS, kaj la DVD-igo estis farita de Diana BABECK WEICHERT (ŝi ankaŭ aldonas la subtitolojn). Subtitolojn en la angla plejparte faris mi kaj mia edzo, en la hispana – Enrique ELLEMBERG kaj Leonora GONZALES, en la franca – Normand LEGAUX. Tiu laboro estas tre malfacila, kaj ni daŭre invitas partoprenantojn!
El kio fakte konsistas la kurso?
La DVD-versio de la kurso konsistas el kvar DVD-oj, sur ĉiu disko estas po kvar duonhoraj lecionoj – entute proksimume ok horoj. Ankaŭ estas du KD-oj: unu entenas la tutan tekston de la dramo kaj la klarigojn de la gramatiko en la vortoj de la instruisto. La dua KD entenas ekzercojn por eĉ pli bone klarigi la enhavon de la dramo kaj gramatikon – proksimume 350 paĝoj. La plasta skatolo havas belan kovrilon kun fotoj el la dramo, kaj ĉiu disko havas tre buntan etikedon. Ĝi aspektas kiel profesie farita kurso – kia ĝi ja estas.
Kiu estas la celgrupo de la kurso kaj kiuj estas la aĉetantoj de la diskoj – ĉu individuoj aŭ tamen E-instruistoj, por siaj gelernantoj?
La celgrupo de la komenco estis gejunuloj. Tamen, ni trovis ke ankaŭ infanoj kaj eĉ maljunuloj amas ĝin – krom se ili ne povas iom ridi pri kelkaj stultaj agoj kiujn ni esperantistoj faras. Ĝis nun aĉetantoj estis eble duone individuoj kaj duone instruistoj – ofte instruistoj aĉetas kromajn ekzemplerojn por la studentoj kiuj spektas la lecionojn hejme kaj uzas la klasperiodon por ekzercado.
Rakontu iomete pri la celoj kaj la uzitaj metodoj en la kurso – ĝi ja ne nur instruas la lingvon sed ankaŭ donas sufiĉan superrigardon pri E-kulturo, ĉu ne?
La celo, kompreneble, estas helpi nin "krei" esperantistojn pere de interesa rakonto kiu, jes, montras la avantaĝojn de nia lingvo. Ĝi baziĝas sur la plej lasta nuntempa metodo de la instruado de fremdaj lingvoj. La avantaĝo de tiu ĉi multflanka aliro estas ke ĝi simulas la specon de trempiĝ-sperto kiu montriĝas plej efika por la lingvolernado. En "Pasporto" oni aŭdas Esperanton parolatan en la natura kunteksto, kun multe da vid—kaj situaciaj replikoj por faciligi la komprenadon de la signifo.
Aktualaj studoj pri lingvoakirado indikas ke instigi studanton estas plej grava. La amuza intrigo havas daŭran "sap-operan" stilon kiu tenos la intereson de la studantoj. La iom farsa stilo ne nur amuzas sed ankaŭ malstreĉas la spektanton kaj trankviligas la studanton pri ties propraj eraroj.
Dua elemento de la aktuala lingvoinstruada teorio insistas pri la graveco de la natura komunik-materialo. Ni uzas "real-vivajn" situaciojn en la vivo de la Familio Bonvolo. Konsentite, la familio kaj ĝiaj konatoj estas iom surrealaj, sed tre konindaj kaj ĝuindaj. La uzo de DVD-oj permesas al la instruisto aŭ studanto ripete spekti scenojn kaj elementojn por pli bone kompreni ilin.
Kiu financis la projekton? Ĉu aktoroj ricevis ian pagon aŭ ĉu ili estas plene volontulaj?
Bone, ne demandu kiom kostis aŭ finfine kostos la projekto. Ne nur aktoroj ne ricivis pagon, sed ankaŭ ĉiu alia esperantisto kiu laboris, faris tion pro amo al Esperanto. La kosto estas grandega ĉar ni uzis profesiulojn (neesperantistajn) por la filmado, trejnado, redaktado kaj ĉiu teknika flanko de la produktado (krom la DVD-igo kiun Diana WEICHERT studis kaj faris). Multaj de la partoprenantoj ne nur donis talenton kaj tempon, sed ankaŭ kontribuis monon. Se vi rigardos la nomojn fine de la lecionoj, vi vidos kiom da personoj kontrubis, plejparte anonime. Venis kontribuoj de la fondaĵo Saliko de UEA, la fondaĵo Carson el Kanado, la fondaĵo FAME el Germanio, kaj ankaŭ de multaj individuoj. Plajparte, tamen, la mono venis el la poŝoj de la ordinaraj esperantistoj en Usono kaj pruntepreno de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Kiam ni finfine ne plu povis peti monon de la individuoj, Esperantic Studies Foundation provizis nin per la lastaj bazonataj sumoj. Ni ankoraŭ ŝuldas al ELNA. Ĝis nun la projekto ne donas profiton, sed plejparte la mendoj nun kovras la koston de la produktado.
Ĉu piratado estas granda problemo?
Piratado povos esti problemo. Ni iom evitas tion per la produktado de la diskoj nur en la kodoj uzeblaj en apartaj regionoj. Ni ankaŭ petis grupon kiu reklamis piratajn kopiojn ne plu fari tion. Ni klarigis kial: pirataj kopioj ne povas esti tiel bonaj – aparte se ili uzas KD-ojn anstataŭ DVD-ojn. Estas ankaŭ aliaj problemoj, kaj certe la subtitoloj ja ankoraŭ ne estas finitaj. La pirataj kopioj ankaŭ ne aspektas profesiaj. Kaj – plej grave – ni tute pretas fari kontraktojn kun taŭgaj reprezentantoj kiuj povos fari DVD-ajn kopiojn por siaj landoj – post kiam la subtitoloj de ties lingvoj estos finfaritaj. Ni ne celas fariĝi riĉaj, sed ni vere deziras konservi pli bonan kvaliton kaj repagi al ELNA, ĉar ĝi bezonas monon por daŭrigi aliajn laborojn.
Kiom kostas la kurso? Ĉu la diskoj haveblas nun?
Ni nun vendas la kurson kontraŭ 90 eŭroj aŭ 110 usonaj dolaroj (kiel mi diris, ni pretas fari kontrakton kun taŭgaj instancoj por reprodukti diskojn en aliaj landoj, por malaltigi la koston). Ni jam disdonis la diskojn kontraŭ speciale rabatita prezo al la instruistoj kiuj ne povas pagi. Ni ankaŭ senpagajn kopiojn disdonos al tiuj kiuj kreas aŭ kontrolas kaj korektas la subtitolojn. Ni nu havas stokon de la kurso por regiona kodo 1 (Usono kaj Kanado), kaj tre baldaŭ haveblos stoko por la kodo 4 por Sud-Ameriko, Meksikio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Ni nur atendas la finan kontroladon de la brazil-portugala. Ni esperas baldaŭ fini la ĉinan version, kaj ni atendas la subtitolojn por la japana, korea, persa, itala, german, rusa kaj aliaj lingvoj.
Se vi volas kaj povas dediĉi multe da tempo, povas bone uzi komputilon kaj deziras ricevi la diskojn senpage, nepre kontaktu min (lusiHarmon@ao.cm). Ankaŭ se vi estas instruisto kaj ne povas pagi la tutan sumon, skribu al mi kion vi jam faras, kion vi planas fari kaj klarigi kial vi bezonos la kurson nun.
Kiam la projekto estos finita?
Mi fakte esperas ke baldaŭ – sed mi opinias ke necesos pliaj kvin jaroj por fini ĉiujn subtitolojn. Ni deziras produkti ankaŭ aŭdversion por blinduloj, sed ni trovis ke tio estas pli komplika ol ni supozis unue, kaj do ni devas atendi iom pli por trovi Esperantan volontulon kiu pretos fari la priskribon de la scenoj – nur produkti la sonon de la dramo ne sufiĉos. Ni ankaŭ vere devas havi gvidlibron por nespertaj instruistoj. Mi esperas ke dum la venonta jaro ni trovos tiun kiu faros ton.