• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-24 08:56:14    
Irano ekonomie stimulas, ke virinoj surhavu tradician veston (foto)

cri

La 20-an de majo, la irana parlamento pasigis longtempe diskutatan "Leĝo pri Vesto" kaj plenforte stimulas, ke virinoj surhavu islaman tradician robon.

Laŭ la nove pasigita leĝo, rilate al moda vestado de virinoj, la registaro emas stimuli per materia rimedo, ke virinoj elektu islaman tradician robon ol vestojn ne taŭgajn al la irana kulturo. Laŭ raporto, en la nova leĝo kun 13 klaŭzoj, la irana registaro plenforte diskonigos tradician veston, urĝos koncernan organizon elpreni praktikeblajn rimedojn por pompe rekomendi tradician robon.

Laŭ informo, la irana registaro faros reguligadon al virina vesto-surhavado per ekonomiaj rimedoj. Ekzemple, unuflanke banko liveros favoran krediton al fabrikoj, kiuj produktas islamajn tradiciajn vestojn, aliflanke Irano eble kolektos pli altan imposton al importataj vestoj, tiamaniere altiĝos prezo de importataj vestoj kaj virinoj pli malofte surhavos tian veston.

Teherano, ĉefurbo de Irano, estis nomita "Orienta Parizo" en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Virinoj havis malfermecan veston, eĉ tiama reĝino estis konsiderata pioniro kaj modelo de pariza moda rondo. Post islama revolucio en 1979, Irano establis potencon, unuigante politikon kaj religion. Laŭ islama principo, virinoj devas surhavi nigran robon kaj kaptukon kaj ne malkaŝi virinan karakterizon.

Irana parlamentano esprimis, ke sen devigaj rimedoj, la leĝo postulas nur, ke la registaro elprenu projekton por kontraŭi okcident-kulturan invadon en persona vivo kaj samtempe protekti propran kulturon en tutmondigo kun profunda influo. Tamen okcidentaj politikaj analizistoj opinias, ke tio montras urĝan bremson de la irana registaro al okcidenta influo. Ili diris, ke sub premo de okcidentaj landoj rilate al nuklea problemo, la irana socio refoje fariĝos konservativa.