• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-29 17:29:02    
Alvaro Uribe, prezidento de Kolombio (foto)

cri

En la prezidenta elektado de Kolombio okazinta en la 28-a de majo, la nuna prezidento Alvaro Uribe gajnis pli ol 60% de la balotiloj kaj reelektiĝis kiel prezidento de Kolombio. Post sia triumfo, Alvaro Uribe esprimis, ke li plue per "necedemaj rimedoj kaj grandanimeco" akcelos la ekonomian disvolviĝadon kaj antaŭenpuŝos la intertraktadon kun la kontraŭregistaraj armitaj fortoj, precipe kun la Revolucia Armita Forto de Kolombio, por la paco de la lando.

En la 4-a de julio, 1952, Alvaro Uribe naskiĝis en Medellin, la 2-a granda urbo en Kolombio. Li iam studis en la Fakultato de Leĝoj en iu universitato kaj en 1970 li gajnis la doktorecon en juroscienco kaj politikologio. Post tio li plu studis en Harvarda Universitato de Usono kaj gajnis la magistrecon pri komerca administrado. En 1998 kaj 1999 li estis gasta profesoro en Oksforda Universitato de Britio. Tiaj spertoj ebligas tion, ke li ne nur parolas en angla lingvo tre flue, sed havas apartan teorion pri disvolvo de la kolombia ekonomio.

En sia infaneco Alvaro Uribe jam havis politikan ambicion. Sociologo Diaz de Oksforda Universitato, kiu kune laboris kun Alvaro Uribe dum pluraj jaroj, iam diris: "Eĉ en sia 7-jara aĝo, Alvaro Uribe jam tute klare sciis, ke li fariĝos prezidento." De 1976 ĝis 1997, Alvaro Uribe estis estro de la kapitaloj de publikaj entreprenoj de la urbo Medellin, ĝenerala sekretario de la Ministerio de Laboro, estro de la Nacia Civila Aviada Administracio, urbestro de Medellin, parlamentano de Medellin, senatano kaj provincestro. Dum lia kariero kiel politikisto, lia praktikemo kaj diligenteco venigis al li honoron kaj famon. En 2002, kiel prezidenta kandidato de la Movado "Kolombio la Unua", Alvaro Uribe unuafoje partoprenis en la prezidenta elektado kaj elektiĝis per 53% de la balotiloj.

Alvaro Uribe ricevas grandan subtenadon de la popolanoj ĉefe pro tio, ke li estas necedema al la kontraŭregistaraj armitaj fortoj. Oni nomas lin "ĉiama batalanto".

La politikoj de la registaro de Alvaro Uribe konformas al la volo de la popolanoj kaj ricevas vastan subtenadon de la popolanoj kaj diversaj politikaj sektoj. En la fino de 2004 la kolombia parlamento pasigis leĝprojekton, kiu permesas reelektiĝon de prezidento. Post kiam Alvaro Uribe proklamis sian rekandidatiĝon por la prezidenteco, 6 politikaj sektoj, inkluzive de tradicia partio de Kolombio, la Konservativa Partio, esprimis sian subtenon.

Alvaro Uribe jam edziĝis. Lia edzino nomiĝas Lina Moreno. Ili havas 2 filojn.