• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-30 15:53:22    
Rusio leĝe malpermesos, ke alilandanoj adoptu rusajn infanojn

cri

Kiel rimedo por regi redukton de loĝantaro kaj malpliigi krimon, Rusio planas pasigi leĝon kaj malpermesi, ke alilandanoj adoptu rusajn infanojn. La informo estas publikigita de Apateke, respondeculo de rusa Eduka Ministerio pri edukado de adoleskantoj.

Multe da homoj en Rusio esperas elradike malpermesi, ke alilandanoj adoptu rusojn, kvankam observantoj deklaris, ke malmulte da naciistoj esperas protekti internacian renomon de Rusio. Ili deklaris, ke tio estas nur parto por oponi kontraŭ alilanda interveno en rusan internan politikon. Aliaj rimedoj inkludas limigi helpon de alilanda kapitalo al enlandaj organizoj en Rusio.

Apateke diris, ke problemoj ekzistantaj en infan-adopto ja estas pro manko de interveno de la registaro en adopta procezo. "Ĉi tiuj familioj ofte sin turnas al agentejoj, kiuj tamen ne estis rajtigita de la rusa registaro, tial ili ofte ne povas liveri al la registaro detalan informon pri adoptantoj". "Nia tasko estas krei medion utilan al adopto de rusoj kaj restigi orfojn en Rusio."

Rusa Eduka Ministerio publikigis informon en sia retejo, permesante, ke adoptontoj faru elekton al ĉiuj kondiĉoj de infanoj, inkluzive de sekso, aĝo kaj koloro de okuloj kaj hararo. Nuntempe, statistikujo havas materialon pri entute 153 267 infanoj.

La leĝo prognoze estos pasigita antaŭ fino de la kuranta jaro. Tamen Svetlana, ano de rusa Duma-o, kiu oponas kontraŭ alilandana adopto, deklaris, ke Eduka Ministerio ankoraŭ ne sufiĉe faris. Li diris al radio "Moskva Voĉo", ke de la lastaj jaroj, 12 rusaj infanoj adoptitaj de alilandanoj estis mortigitaj.

En Rusio ĉiujare proksimume 1 500 infanoj estas adoptitaj de alilandanoj, tamen ili ofte estas atakataj kaj molestataj.