• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-06 09:58:33    
76% de germanoj opinias, ke familio estas la plej grava

cri

Laŭ enketo publikigita antaŭnelonge de Allensbach, germana fama opini-sondada instituto, germanoj opinias, ke familio estas ege grava. 76% de germanoj opinias, ke familio estas ilia plej grava viv-kampo. Nur 8% pli alte atentas laboron kaj amikan cirklon, kaj nur 4% opinias, ke persona hobio estas pli grava ol familio.

Kion familio signifas? 82% de enketitoj respondis, ke familio estas tiu, kiu povas liveri reciprokan helpon, 77% respondis, ke familio estas amanta kaj amata, 68% diris, ke familio signifas "pli da ĝojo", kaj 69% volas fari oferon por familio.

Laien, familia ministro de Germana Federacio, komente diris, ke en Germanio ne okazos generacia milito prognozita de multaj homoj. La raporto montras, ke rilatoj inter germanaj juna generacio kaj maljuna generacio estas harmoniaj. 65% de gepatroj volas surporti devon por adoltaj gefiloj, 53% de gefiloj volas surporti devon por gepatroj, 82% de junaj geedzoj ofte aŭ malofte akceptas ekonomian helpon de gepatroj kaj 92% de junaj familioj akceptas helpon de gepatroj, ekzemple zorgadon al infano, dommastrumadon kaj zorgadon al malsanulo. Estas populara volo, ke oni minimume zorgu familianojn en parto de tago, 47% de sub-55-jaruloj volas zorgi gepatrojn kaj 7% de enketitoj certigas, ke ili tion faros.

Estro de la instituto opiniis, ke malgraŭ socia ŝanĝiĝo, familio ankoraŭ estas la plej grava kolono por plejparto de germanoj, precipe en malfacilega situacio, preskaŭ neniu kredas, ke ŝtata bonfarto estas ilia kolono. Plejparto de germanoj klopodas por fandiĝi en familion konsistantan el gepatroj, infanoj kaj gefratoj kaj klopode faras kontribuon por la familio.

La estro opiniis, ke familia koncepto en Germanio pligrandiĝis al solidara cirklo konsistanta el parencoj. Triono kredas, ke en vasto-difina familio oni komplekse ligas kaj povas liveri fortan helpon, dum 84% kredas, ke en malvasto-difina familio konsistanta el gepatroj kaj gefiloj, oni povas fari tion. 52% opiniis, ke familio estas ilia forta kolono kiam ili estas malsanaj, senlaboraj aŭ maljunaj, 32% dependas nur de si mem kaj 7% dependas de ŝtata helpo.