
Vespere de la 11-a de junio, okazis drasta eksplodo en urbocentro de la iraka ĉefurbo Bagdado. Ĝis nun tio jam kaŭzis morton de almenaŭ 6 homoj kaj vundiĝon de 59.
Laŭ deklaro de la iraka polico, okazis eksplodo en la regiono Karradah de la urbocentro de Bagdado je la 8-a horo kaj 15 minutoj vespere. Ĉar la eksplodo okazis ĉe la prospera parto de la urbocentro, la mortintoj kaj vunditoj estas ĉefe la promenantoj.
|