• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-13 18:16:06    
Usono konsideras lerni de Ĉinio kaj aliaj landoj (foto)

cri

Kvankam sciencesplora atingo de Usono estas fierinda, tamen senĉese reduktiĝas montriĝo de usonanoj en matematiko kaj sciencoj. Ĝuste por ŝanĝi la tendencon, usonaj lernejoj konsideras imiti edukan rimedon de aziaj landoj en scienco kaj esperas akiri pli bonan atingon en tiuj du lernobjektoj.

Pli frua enketo de Usono indikas, ke averaĝa matematika poentaro de usonanoj evidente estas malpli alta ol tiu de preskaŭ ĉiuj azi-pacifikaj landoj. Jara eduka raporto publikigita de Usono antaŭ nelonge trovis, ke en la pasintaj 5 jaroj, scienca poentaro de mezlernejanoj ne gajnis ian ajn progreson.

La plej nova raporto publikigita de Azia Asocio de Usono skizis rimedojn kiel Ĉinio kaj aliaj orientaziaj landoj gajnas bonan poentaron en matematiko kaj scienco, kaj emfazis, "Usono lernu ĉiujn elitajn edukajn rimedojn." La raporto diras, ke averaĝa matematika poento de usonaj 8-a-gradaj studentoj postiĝis sub tiu de Japanio, Hongkong, Taiwan, Singapuro, Korea Respubliko kaj Aŭstralio.

En alia enketo, kvankam granda proporcio de usonaj 8-a-gradaj studentoj havas grandan fidon en ilia kapablo de lernado de scienco, tamen nur malgranda parto de ili povas akiri elitan poentaron.

La raporto diras ankaŭ, ke plejparto de sukcesaj edukaj sistemoj en Azio posedas elitan kernan lernobjekton, rigoran instruistan trejnadon, stimul-havan ekzamenan sistemon kaj gvidanta tavolon, kiu alte atentas akademian montriĝon.

La raporto, kiu ĉefe diskutas ĉinan edukan sistemon, montras, ke diverslokaj matematiko kaj scienco en Ĉinio, ĉu lernobjekta enhavo ĉu instruista nivelo, kontentigu kriterion difinitan de la ŝtato. Proporcio de instruistoj pri scienco kaj matematiko en Ĉinio, kiuj posedas universitatan kvalifikon, estas pli alta ol tiu en Usono.

Speciala instruisto pri scienco faras prelegon por studentoj ekde-3-a gradaj; dum usonaj instruistoj en elementaj lernejoj preskaŭ respondecas pri ĉiuj lernobjektoj.

La raporto diras: "Kompare kun ekonomio aŭ ŝtata sekureco, Usono ne povas esti sola en eduka kampo."

Swetart, vicestro de Azia Asocio de Usono diris, ke Usono bezonas "mond-nivelan edukadon kun terglobo kiel centro" por kulturi junan generacion estonta gvidantaro kaj trakti alfrontotan ronkuron.