• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-15 16:26:21    
Ora monto

cri
Laŭ plano, en 2010 en Ora Monto formiĝos regiono de kemia industrio je 60 kvadrataj kilometroj, la jara produkta kvanto de rafinita petrolo kaj etileno respektive atingos 30 milionojn da tunoj kaj 4 milionojn da tunoj. Samtempe kun tio, la loka registaro rapidigas konstruadon de loĝistika bazo de kemia industrio kaj kompleta servado. Nun, ŝanhaja instituto de kemia industrio, germana entrepreno Henkel, usona korporacio APATURE kaj aliaj ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj sin instalis en Ora Monto por investi kemian industrion.

Sed, la rapida disvolvo de kemia industrio ne estas la ununura kialo de la granda ŝanĝiĝo de Ora Monto. En 2003, Ora Monto komencis plani konstruadon de ĝardeno de alt-nov-teknika industrio. La loka registaro esperis per tio altigi ekonomian disvolvon.

Respondeculo de administra komitato de ĝardeno de Ora Monto sinjoro Sun Yinliang konigis al raportisto la trajton de la ĝardeno. Li diris:

"Nia industria ĝardeno estis planita laŭ moderniga, privastiga kaj ekologiiga koncepto. Matura ĝardeno ĝenerale alprenis unu fabrikan domon kaj unu loĝdomon, sed en nia ĝardeno, ekzistos 8 oportunigaj centroj, radia amplekso de ĉiuj oportunigaj centroj estas ĉirkaŭ 5 kvadrataj kilometroj, laborantoj loĝas kune, kaj en la ĝardeno ekzistos amuza, loĝa, komerca instalaĵoj. Tial, oni ne nur povas ŝpari kaj utiligi riĉfontojn, sed ankaŭ redukti komercan koston de entreprenoj. Ĉi tio estas la tre granda brila punkto de nia industria ĝardeno."

Sun Yinliang konigis, ke de la establigo de la industria ĝardeno, la loka registaro jam sinsekve investis pli ol miliardon da juanoj por konstruado de bazaj instalaĵoj, tio liveris oportunan kaj bonan servadon al entreprenoj kaj pliigis altiran forton de la ĝardeno. Nun la industria ĝardeno de Ora Monto jam finis 20% de laŭplana konstruado.

Estas atentate, ke samtempe kun rapida disvolvo de industrio, Ora Monto ne oferis medion kaj riĉfontojn. Koncerna respondeculo de la loka registaro sinjoro Liu Zhengxian esprimis, ke koncernaj fakoj ĉiam klopodas por preventi polucion kaj celas realigi kontinuigeblan disvolvon de ekonomio kaj socio:

"De 2003 ĝis 2005, nia ĝardeno plenumis mediprotektan "3-jaran agon", finkonstruis aŭtomatan kontrolan stacion de media aera kvalito, realigis anstataŭon de pluraj energioj en 39 entreprenoj."

Ora Monto ankaŭ utiligis la superecon de najbareco ĉe maro kaj forte disvolvatan turisman ekonomion. Laŭ statistiko, en la lasta jaro Ora Monto realigis turisman enspezon je 250 milionoj da juanoj kaj akceptis turistojn je pli ol 450 mil homfojoj, tio kreis la plej bonan efikon de la loka turismo.

Por la ŝanĝiĝo de Ora Monto, homoj de Ora Monto opiniis, ke ĉi tiu estas nur la komenco. Ili konvinkiĝas, ke kiam pluapaŝa plano estos realigata, Ora Monto fariĝos la investa varma loko de Ŝanhajo, eĉ de la tuta Ĉinio.