• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-23 10:59:07    
"Mem-farita turismado al Pollando" el Betty Chatterjee(2006/06/23)

cri

 

Mi deziregis viziti Pollandon. Pollando kaj Danio estas najbaroj, kaj normale estas, ke najbaroj vizitas unu la alian. Plue, en tiu lando naskiĝis la avo kaj la avino, la gepatroj de la patrino. Ili translokiĝiĝis al Anglio antaŭ 107 jaroj. Ili mortiĝis antaŭ longa tempo kaj mi neniam ilin konis.. Verŝajne pro tio mi revis viziti ilian gepatran landon. Du fojojn mi jam vizitis tiun landon, sed mi malkontentiĝis, pro la manko de vera kontakto kun la Pollandanoj. Mi klarigu.

En 2003 kaj 2004 mi transveturis Pollandon per Danaj turistaj aŭtobusoj. Ni treniĝis en multaj belaj urboj: Varsovio, Krakovio, Poznano kaj Zakopano ktp. Ĉie ni laŭtvoĉe admiris la impresajn monumentojn. Ankaŭ ni vizitis du koncentrejojn kaj la vintrajn ĉambrojn de Hitlero, tie ni silentis pro abomeno. Ni traveturadis grandegajn arbarojn kaj ni entuziasmis pri la cikonioj, kiuj ankoraŭ transvivis en Pollando. La danianoj estas tre sentimentalaj pri cikonioj, ĉar tiuj birdoj ne plu ekzistas ĉi tie.

Kie ajn la gvidisto paroladis pri la historio, la kulturo kaj la geografio de Pollando. En kiu ajn hotelo, kie ni gastis, la akceptistinoj ridete disdonis la sloŝilojn kaj informis al ni pri la numeroj de ĉambroj. Poste en la restoracio ni renkontis la gekelnerojn, kiuj ĝentile priservis la tagmanĝojn ignorante la klientajn malgentilecojn. Danio kaj Pollando estas najbaroj, sed pro la lingva problemo la interkomunikado ne bone funkcias. Mallonge, dum la restado neniam okazis amikaj interparoladoj. Kvazaŭ estis, ke la pollandanoj estis nevideblaj. Kiam mi revenis hejmen post la dua feriado, mi decidis, ke la venontan fojon, mi sola vojaĝos Pollandon kaj mi mem aranĝos la itineron, kies ĉefa celo estos la renkonto kun la indiĝenoj.

En aŭtuno 2004 mi ekkomencis plani la vojaĝon. Tiam mi ne estis esperantisto.Tamen mi estas 'tro priviligia anglistino', kaj pro tio, per www.hospitalityclub.org  mi skribis konvikajn leterojn al potencialaj gegastigantoj en Pollando. Mi ricevis du promesojn el gastigemaj familioj en Varsovio kaj Lodzo.

Intertempe mi konatiĝis kun agrabla kaj maljuna esperantisto, kiu esperantiĝis antaŭ kvindek kvin jaroj. Li nomiĝas Georg Kustoscz. Ambaŭ Georg kaj mi tre interesiĝas pri lingvoj kaj humanismo. Georgo naskiĝis en Breslau, kiu tiam estis en Germanio. La patro estis Kristano kaj la patrino estis Judino. Pro tio li devis forkuri Danion antaŭ la milito. De kiam li revenis viziti Wroclaw (nova nomo), kiu nuntempe estas en Pollando. Li multe vojaĝis per biciklo kaj la Pasporta Servo en tiu lando. Li konvinkis min, ke Esperanto estas bona afero pro la kulturo kaj pro la vojaĝmaniero.

En januaro 2005 mi esperantiĝis kaj en marto mi ekkomencis korespondi kun esperantistoj en Lodzo kaj en Bydgoszczo en Pollando. Poste mi aĉetis la Pasportan Servon, kaj per telefono mi kontaktis esperantistinon per nomo Stanja en la urbeto Solec Kujawski, proksime al Bydgoszczo. Stanja ankaŭ estas emerita instruistino. Mi antaŭĝojis renkonti ŝin kaj miajn plum-amikojn en Bydgoszczo kaj en Lodzo.

La 18-an majo mi alvenis Varsovion per aviadilo, kaj tie mi loĝis ĉe ĉarma kaj gastema familio dum kvar tagoj. Ni angle parolis. Wojtek, la edzo, estas bone informitaj kaj li multe rakontis pri la ĉefurbo kaj ties historio. Ili ankaŭ ege deziris, ke mi korektu iliajn anglajn erarojn. Mi ankaŭ klarigis al ili, ke mi estas esperantisto. 'Ĉu plu vivas Esperanto?', ili demandis. Por ili estas granda surprizo! 'Sed, nuntempe angla estas la internacia lingvo, ĉu ne?' 'Skeptikismo ŝajnas esti normala reago, kiam oni rakontas pri la internacia lingvo.

La unuajn tri tagojn de la restado en Varsovio la familio estis okupataj pro laboro, do mi piede esploris la urbegon. La tombo de Zamenhof estas en la Juda Tombejo en Varsovio. Senprobleme mi trovis lian tombon, kiu trankvile kuŝis en verda aleo, proksime al la enirejo. Kristanoj metas florojn sur tombojn, anstataŭ estis juda kutimo meti ŝtonojn. Pro tio el Danio mi portis plurajn belajn, strandajn ŝtonetojn por meti sur lian tombon.

Mia venonta celstacio estis Lodzo. Ĉi tie mi loĝis ĉe gastema familio, kiu ankaŭ parolas anglan. Pro ŝia laboro, la edzinon tre interesas angle pliboniĝi, kaj denove mi dankis pro la gastemeco per lingva korektado. En Pollando estas 20% senlaboreco, pro tio la pliboniĝo estas gravega afero. Ilia dek tri jara filino, kiu estas tre diligenta, libertempe lernas svedan kaj anglan konversacion. Ŝi jam decidis, ke iam ŝi fariĝos kuracisto en Svedio. Ankaŭ tiu familio konsterniĝis pri mia esperanta intereso!

En Lodzo mi renkontis plurajn esperantistinojn. Antaŭ tri monatoj mi jam korespondis kun Mirka, kaj ni faris rendevuon ĉe ŝi. Mirka kaj mi havas komunajn interesojn. Ni estas samaĝulinoj, esperantaj komencantoj, fieraj avinoj. Sen probleme mi trovis ŝian apartamenton kaj ĝustatempe alvenis. Sur la tablo estis hejmbakitaj kukoj kaj kafo. Ni eksidis kaj komencis la babiladon. Mirka parolas rusan, polan kaj esperantan. Mi parolas anglan, danan, francan kaj esperantan. Pro tio ni ne povis krokodili. Kia miriga babilado!

Por mi estis la unua esperanta konversacio. Ni sukcesis malrapide paroli pri multaj temoj: ŝatokupoj, komputiloj, malsanoj, samideanoj, infanoj, genepoj. Sen Esperanto ni neniel emus interparoli. Verŝajne ne estis profunda konversacio, sed ni egale ĉeestis. Bedaŭrinde nin interompis la telefono. Estis la eksedzo, kiu hazarde estis en urbo kaj deziris tuj ŝin viziti. Tiel finfiniĝis nia interparolo! Tamen Mirka aranĝis renkonton kun aliaj esperantistoj en Lodza kafejo la venontan tagon. Ankoraŭ estis bonega okazo renkonti samideanojn.

La lasta celstacio estis Solec Kujawski, tie mi restis ĉe Stanja. Ŝi renkontis min en stacidomo, kaj ni veturis per buso ĝis la parkejo. Dum la busveturo ni senĉese interparolis. Stanja bone parolas Esperanton, kaj ŝi ne timas fari tion. En la buso estis junulino, kiu fiksrigardis nin. Eble, neniam ŝi aŭdis tian strangan lingvon! Ĝentile Stanja informis ŝin pri la internacia lingvo. Poste, multajn fojojn mi spertis, ke ŝi ekkaptis ĉiun ŝancon reklami pri la afero. Kompreneble ŝi estas bonega heroldino.

Dum la restado ĉe Stanja ankaŭ mi 'preskaŭ forgesis, ke mi estas fremdulo'. Mi sentis min, ke mi tute partoprenis en ŝia ĉiutaga vivo. Mi renkontis la tutan familion escepte de la filino, kiu loĝas en Londono. La 26-an majo en Pollando estas la tago de patrino kaj ni vizitis la patrinon de Stanja. Ni malferme parolis pri multaj temoj, kaj ni neniam krokodilis, ĉar Esperanto estis nia sola komuna lingvo.

Mi ankaŭ vizitis aliajn esperantistojn. Mia plumamikino Eva kaj ŝia familio kaj Johano kaj lia familio loĝas en Bygdoszczo, proksime al Solec Kujawski. Ili estis bonegaj ĉiĉeronoj kaj tre gastemaj. Johano estas esperanta eldonisto kaj presisto. Li donis al mi plurajn librojn, inklusive 'Kantu kaj lernu Esperanton'. La lastan nokton en Solec Kujawski ni sidis en ĝardeno. La vetero estis bela, kaj ili instruis al mi polajn kantojn en Esperanto.

La venontan tagon mi elveturis per trajno al Varsovio. La lastan nokton en Pollando mi gastis en hotelo proksime al la flughaveno. Estas komforta, teda kaj vana. Mi rememoris la antaŭajn Polajn feriojn.

Jen estis la rakonto pri mia unua vojaĝo per 'Pasporta Servo'. Nun mi revas pri la venonta aventuro. Tiam mi esperas, ke mi pli bone parolos la lingvon, ĉar ju pli parolfacila ĝi estos, des pli utila ĝi estos. Intertempe mi ĝojas akcepti vojaĝantojn. La venontan jaron mi partoprenos en la 'Pasporta Servo'. Antaŭ du monatoj, la familio en Lodzo jam vizitis min. Ĉina esperantisto min jam vizitis. La familio en Varsovio promesis iam min viziti. La lastan semajnon, laŭ promeso, Stenja gastis min en mia hejmo. Dum la restado ni travagadis Kopenhagon kaj sxi renkontigxis kun samideanoj en la Kopenhaga Konversacia Klubo.

Aldone: Oni povas trovi la artikolon ankaŭ en libro titilita "Ĉirkaŭ la Mondo per Esperanto" de usona esperantisto Enrique Ellemberg.