• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-23 19:04:25    
Kiel Belgio protektas kulturajn heredaĵojn

cri

Belgio sendependiĝis en 1830 el la regado de Nederlando. Ĝia historio ne estas longa, la teritorio ne vasta. Tamen ĝiaj dekkelkaj vidindejoj, inkluzive de nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj naturaj heredaĵoj, estas enlistigitaj de Unesko en la katalogon de naturaj kaj kulturaj heredaĵoj. Estas multe referencindaj ĝia sinteno al kulturaj heredaĵoj kaj ĝiaj rimedoj por protekti kulturajn heredaĵojn.

La unua ŝtata leĝo pri protektado de kulturaj relikvoj de Belgio estis promulgita en 1931. Tamen frue en 1914, la urbo Vaterlo en la belga franclingva distrikto promulgis la unuan lokan leĝon pri protektado de kulturaj relikvoj de Belgio. Vicestro de la urbo Vaterlo sinjoro Krusen, respondeca pri turismo kaj kulturaj relikvoj konigis dirante, ke en 1914 Vaterlo promulgis tiun ĉi leĝon, por plibone konservi la ruinon de la antikva militkampo por la operacio en Vaterlo. Laŭ la leĝo, en la periferia regiono area je 600 hektaroj ĉirkaŭ la antikva militkampo, estas malpermesata iu ajn nova konstruaĵo kaj la tero povas esti uzata nur kiel agro. Tiam de la urbo Vaterlo ĝis la ĉefurbo Bruselo la veturado daŭris 15 minutojn. Multe da riĉuloj en Bruselo preferis konstrui loĝdomon en Vaterlo. Se ne promulgiĝus la leĝo, ne ekzistus plu la antivaj ruinoj. En Eŭropo estis nemalmultaj historiecaj militoj, tamen hodiaŭ oni jam ne povas trovi spuron de multaj militkampoj. La malnova militkampo ĉe Vaterlo estas tiel bone protektata, tio ne povas ne esti atribuata al la leĝo promulgita de la urbo Vaterlo.

Belgio iam estis regata sinsekve de Hispanio, Aŭstrio, Francio kaj Nederlando. Tie interfluis la latina kulturo kaj la ĝermana kaj restis multaj historiaj kulturaj heredaĵoj. Tamen rilate al protektado de kulturaj relikvoj, Belgio, kiel multaj aliaj evoluintaj landoj, iris zigzagan vojon. En la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, la belga ekonomio rapide disvolviĝis. Multaj antikvaj konstruaĵoj estis detruitaj en konstruado de modernaj domegoj. Tia fenomeno estis plej furioza en Bruselo.

Do kiel Belgio serĉas ekvilibron inter la protektado de antikvaj kulturaj relikvoj kaj ekspluatado? Belgio estas federacio de konstitucia monarkio. La ŝtato konsistas el la tri distriktoj Flandrio, Valonio kaj Bruselo. La protektado de kulturaj heredaĵoj estas administrataj de la distriktoj. La registaro asignas specialan monsumon por protekti kaj ripari kulturajn relikvojn difinitajn kiel gravajn protektatajn objektojn. Fakaj institucioj pri franclingvaj kulturaj aferoj aŭ la nederlingvaj, sed ne lokaj registaroj, respondecas pri protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kiaj rito kaj festa celebrado.

En Belgio, la enirbileto estas tre malmultekosta. La enspezo el la biletoj estas uzata nur por salajroj de laborantoj. La ŝtato pagas multegan protektan koston por kulturaj heredaĵoj. Tiuj kulturrelikvaj fakoj devas, kiel rekompenco, estas malfermataj senpage al la publiko jare en unu tago aŭ en unu semajnfino. Sinjoro Krusen, vicestro de Vartelo, respondeca pri turismo kaj protektado de kulturaj relikvoj, diris, ke nur tiel oni povas koni la kulturajn heredaĵojn de la propra ŝtato kaj konscii la gravecon de protektado de kulturaj heredaĵoj.

La "Tago por kulturaj heredaĵoj" ludas grandegan rolon en la belga protektado de kulturaj relikvoj. En la komenco de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, Belgio fondis la "Tago por kulturaj heredaĵoj". La tagoj de la tri distriktoj datiĝas malsame, tamen senescepte en septembro. En tiu tempodaŭro la belgaj gazetaroj prezentas fakan rubrikon, radioj kaj televidstacioj prezentas specialan programeron por konigi al la publiko la kulturajn heredaĵojn de Belgio. Kaj la temo varias en ĉiu jaro por ke la publiko lernu novajn sciojn kaj tenu freŝecon pri la tago de kulturaj heredaĵoj. Nun proksimume kvinono da belgoj vizitas kulturajn vidindaĵojn okaze de la "Tago por kulturaj heredaĵoj".

Belgio estas reĝlando, estas multe da nobeloj kun nobela rango. Pasintece ili loĝis en kasteloj, interalie multaj estas enlistigitaj kiel kasteloj de kulturaj heredaĵoj. Tamen la mastroj de la kasteloj ne povas laŭplaĉe ŝanĝi la eksteran aspekton kaj internan strukturon de la kasteloj. En riparado kaj protektado ili devas observi koncernajn difinojn kaj atingi certan normon; kaj plie, la kasteloj devas esti senpage malfermataj al la publiko tagon ĉiujare.

El la belgaj spertoj oni povas vidi ke necesas partoprenado de la publiko en protektado de kulturaj heredaĵoj kaj favoro al la publiko el la protektado de kulturaj heredaĵoj estas efika kaj longedaŭra rimedo. Estas ne akcepteblaj la troa turisma ekspluatado kaj multekosta enirbileto.